Registreren kan je hier. Problemen met registreren of reageren op de berichten? Een verloren wachtwoord? Gelieve een mail te zenden naar [email protected] met vermelding van je gebruikersnaam. |
|
Registreer | FAQ | Forumreglement | Ledenlijst |
Algemeen Hier kan een gesloten groep deelnemers debatteren over allerhande onderwerpen. Indien je wil deelnemen dan moet je toegang vragen bij de moderator via je control panel. |
|
Discussietools |
25 augustus 2005, 16:47 | #1 | ||
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
Novajoj de la Esperantista Mondo
Ni havas ci-tie rubriko "Esperanto" por diskuti en nacia lingvo la "Lingvo Problemo"
kiu estas problemaro laux la Esperanta Movado. Ankau mi trovas ke Esperantistoj estas tro enfermita en sia kluboj. Ni Esperantistoj devas montri alian personojn la utileco de nia lingvo kaj la vivoplena de la mondo Esperantista. Pro tio mi postas ci-tie informacioj kaj novajoj kiu mi ricevas de la organisacioj Esperantistaj kial RET (de Hungario kaj aliaj de aliaj landoj)[edit] [size=1]Edit:[/size]
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest Laatst gewijzigd door 1handclapping : 25 augustus 2005 om 16:47. |
||
25 augustus 2005, 16:50 | #2 |
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
REZULTOJ DE LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2005
POEZIO: 1-a premio: Benoit Philippe (Germanio) pro la poemserio "Ekvadoro"; 2-a premio: Neide Barros Rego (Brazilo) pro "Rajdanto de l' revo"; 3-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Vilna vilanelo". Partoprenis 31 verkoj de 16 auxtoroj el 13 landoj. PROZO: 1-a premio: Leif Nordenstorm (Svedio), pro "Signoj dum sxtormo"; 2-a premio: Sten Johansson (Svedio), pro "Stranga hobio"; 3-a premio: Tim Westover (Usono) pro "Spektaklo". Partoprenis 34 verkoj de 18 auxtoroj el 14 landoj. ESEO: Premio "Luigi Minnaja": Sten Johansson (Svedio) pro "Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj"; 2-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Bohemia amoro"; 3-a premio: ne aljugxita. Partoprenis 6 verkoj de 5 auxtoroj el 5 landoj. TEATRAJxO: 1-a kaj 2-a premioj: ne aljugxitaj; 3-a premio: Marko Nikolic (Serbio&Montenegro) pro "Vuk kaj revolucio". Partoprenis 2 verkoj de 2 auxtoroj el 2 landoj. KANTO: Premio "An-Song-San pri Kanto": Enrika Arbib (Israelo) pro "Balado pri Hamleto"; 2-a premio: Roy McCoy (teksto, Nederlando) kaj Reese Scott (melodio, Usono) pro "Suna veno"; 3-a premio: Doron Modan (Israelo) pro "Eble" kaj Alejandro Cossavella (Argentino) pro "La Pordo". Partoprenis 11 verkoj de 9 auxtoroj el 6 landoj. INFANLIBRO DE LA JARO 2004: Esperanto-societo "Liberiga Stelo" (Kroatio) pro "Rakontoj sub la lito" de la familio Klobucar: verkita de la patrino Antoaneta, ilustrita de la 12-jara filino Ana kaj el la kroata tradukita de la patro Davor. Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj el 2 landoj. VIDEOFILMOJ: 1-a premio: ne aljugxita; 2-a premio: Jill Gubbins (Britio) pro "La Duonokulvitro"; 3-a premio: ne aljugxita. Partoprenis 3 konkursajxoj el 3 landoj. --- fonto: "Ret-Info" http://www.eventoj.hu Se ni faros "Videofilmo" por sekvanta konkurso ni havas bona sxanco de gajni prezon !
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest |
25 augustus 2005, 16:57 | #3 |
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
Grava Afero por diskuti en subforumo "Euxropa Politiko"
Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 212, 2005-08-24
================================================== =============== Kvara Nitobe-Simpozio, Vilno, 30 julio - auxgusto 2005 LINGVOPOLITIKAJ ASPEKTOJ DE LA PLIVASTIGxO DE EUxROPA UNIO ================================================== ======== Konkluda Dokumento Kunteksto --------- Inter la multaj demandoj levitaj de la plimultigo de la membraro de la Euxropa Unio estas la demando pri lingvoj. Kvankam la Traktato de Romo antauxvidis egalecon de statuso por la naciaj lingvoj en la institucioj de EU, konsiderinde altigxis la baroj al efektivigo de tiu principo, en la nuna situacio de 25 sxtatoj-membroj kun 21 oficialaj lingvoj, pli ol 25 regionaj kaj minoritataj lingvoj, kaj multaj iom grandaj enmigrintaj lingvokomunumoj, cxiuj kun tre diversaj nombroj de parolantoj. Sen atenta, sistema, kaj bone financata aliro al mastrumo de la multlingva karaktero de EU, la lingvoj kaj kulturaj valoroj de iuj el la pli malgrandaj sxtatoj kaj nesxtataj lingvogrupoj povus minacigxi, kun sekva kompromito de la principo de egaleco inter EU-membroj kaj malfermigxo al novaj specoj de konflikto kaj lukto en kaj inter nacioj. Tiu situacio estis fokuso de la Kvara Nitobe-Simpozio, organizita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj en kunlaboro kun la Komitato pri Euxropaj Aferoj de la Litova Parlamento, la Akademio de Sciencioj de Litovio, kaj la Universitato de Vilno. Pli ol 70 partoprenantoj el pli ol 20 landoj, inkluzive de naux novaj sxtatoj-membroj de EU, kunvenis por esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj sercxi unuanimecon pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingvopolitiko de EU sub la novaj kondicxoj. Zorgoj ------ La simpozianoj komune esprimis fortan apogon al la procezo de euxropa integrigxo, kaj precipe al la streboj disvolvi justan, demokratan kaj altkvalitan komunikadon inter cxiuj euxropanoj. Ili ankaux dividis la kredon, ke la aktuala lingvopolitiko de EU, aux en la EU-institucioj mem, aux je la nivelo de naciaj registaroj, estas neadekvata por atingi tiujn celojn. La jenaj problemaj evoluoj sxajnas largxe disvastigitaj tra EU: - Neglekto de lingvaj demandoj en la politika decidofarado sur terenoj kiel ekzemple supera edukado, sciencaj esploroj, kaj amaskomunikiloj, kun negativa efiko je la valoroj kaj bezonoj de malgrandaj naciaj kaj nenaciaj lingvokomunumoj; - Tolero aux kultivo de normoj de lingva praktiko, kiuj kontrauxas la principojn de multlingvismo kaj lingva egaleco, ofte estigante situaciojn en kiuj homoj kun limigita aux nenia rego de la angla lingvo ne povas partopreni egalece en la politika decidoprocezo en EU; - Troa dependo je ekzistantaj lingvorilataj institucioj kaj ideoj, kiujn oni ne evoluigis por alfronti demandojn en euxropa aux tutmonda kunteksto — tendenco kiu refortigas persistan mankon de lingvaj konscio kaj faka kono en registaroj je cxiuj niveloj. - Rimarkinda redukto de la instruado de lingvoj aliaj ol la angla, malpliigante la sxancojn ke euxropanoj akiros profundajn komprenon kaj estimon de la kulturoj de najbaraj landoj, kaj refortigante eksterproporcian cxeeston de britaj kaj usonaj kulturaj produktoj tra EU; - Evito de malferma publika diskutado de lingvopolitiko, kaj precipe de realecaj alternativoj al la nuna situacio de oficiala sed dubkvalita multlingvismo ligita al la nereguligita kaj neegaleca disvastigxo de la angla. En la kunteksto de la 25-membra Euxropa Unio, simpozianoj opiniis ke tiuj lingvopolitikaj malfortoj tendencas subfosi la lingvojn de la pli malgrandaj sxtatoj. Simpoziaj prelegantoj atentigis pri la ekzisto de signifaj ekonomiaj kaj politikaj sxargxoj truditaj de la nuna sistemo al la parolantoj de tiuj lingvoj, kaj ili esprimis timon, ke tio longperspektive kondukos al la perdo de statuso kaj vivanteco de cxiuj lingvoj escepte de la plej grandaj. Agaddirektoj ------------ Kvankam ili pledas por vasta gamo de ideoj kaj prioritatoj en la traktado de tiuj problemoj, partoprenantoj de la simpozio interkonsentis pri la sekvaj kvin cxefaj agaddirektoj: 1. Komuna kadro --------------- Oni bezonas konstrueman, realisman lingvopolitikan kadron por la Euxropa Unio de 25 landoj, kiu ekvilibrigu protektadon kaj aprezadon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado inter cxiuj civitanoj de EU. Partopreno de largxa gamo de individuoj kaj institucioj, reprezentantaj multajn diversajn perspektivojn kaj interesojn, estos nepre necesa por realigi tian vizion. 2. Publika kaj politika debato ------------------------------ Por estigi la bezonatan politikan volon subtene al tia komuna kadro, necesas multe pli da klopodoj altigi la nivelon kaj intensecon de la prilingva debatoj publikaj kaj politikaj. La malavantagxoj de la nuna sistemo, la investitaj interesoj kiuj subtenas gxin, kaj aro da pozitivaj politikaj alternativoj beoznas vortumadon en manieroj kiuj ebligas diskutadon inter ordinaraj homoj, raportadon fare de jxurnalistoj, kaj konkretajn elpasxojn flanke de elektitaj deputitoj. Gravas disvolvi longdauxrajn politikajn interesgrupojn kaj koaliciojn por alstrebi lingvan egalecon, diversecon, kaj vivipovon. 3. Diversaj solvoj ------------------ En la evoluigo de komuna lingvopolitika kadro, necesas atenti almenaux jenajn kvin agadkampojn, el kiuj cxiu povus postuli malsaman kombinon de solvoj kaj iom malsaman politikan strategion: - internan kaj profesian komunikadon de EU-instituticioj, kio intime ligigxas al la profesia kulturo kaj la memregado de la institucioj mem; - oficialan komunikadon de EU-institucioj kun civitanoj kaj registaroj, kion reguligas la politikoprocedo de EU inkluzive de sxtatoj-membroj, la Konsilio de Ministroj, kaj Euxropa Komisiono, ktp.; - mastrumon de la lingva situacio de la sxtatoj-membroj de EU, kio estas sub jurisdikcio de naciaj parlamentoj kaj fine respondas al la demokrata procedo; - mastrumon de komunikado kaj kulturaj rilatoj, interne de EU, flanke de grandega gamo de publikaj, profesiaj, komercaj, neregistaraj kaj privataj organizajxoj kaj institucioj, kies lingvopolitikoj estas plejparte memstaraj sed ofte forte limigitaj de ekonomiaj kaj politikaj faktoroj; - eksteran komunikadon de EU-institucioj kaj sxtatoj-membroj kun ne-euxropaj sxtatoj kaj internaciaj organizajxoj, kio estas influata de kuntekstoj same tutmondaj kiel lokaj, kaj siavice povas havi implicojn por politikaj decidoj ene de EU mem. 4. Alternativaj vizioj ---------------------- La evoluigo de komuna kadro, kaj de politikaj solvoj en difinitaj kuntekstoj, profitos el informita publika debatado pri konkurencaj vizioj de la lingva estonteco de la Euxropa Unio. Inter la vizioj atendantaj formuladon kaj ellaboron estas la jenaj: - Vizioj, kiuj tiras konkludojn el diversaj modeloj de multilingvismo tra la mondo por pli bone kompreni la dinamikon kaj potencialajn fortojn kaj malfortojn de la EU-lingvosistemo, kaj gxia loko ene de tutmonda lingvosistemo; - Vizioj, kiuj difinas kaj defendas la statuson kaj bezonojn de malgrandaj naciaj kaj ne-naciaj lingvokomunumoj, kaj indigxenaj kaj enmigraj, ene de EU; - Vizioj, kiuj disvolvas politikajn rimedojn por certigi ke iu ajn vaste uzata interlingvo ne subfosu la pluvivipovon de la naciaj lingvoj, la egalecan traktadon de ties parolantoj en EU-institucioj, kaj la konservadon de kultura diverseco; - Vizioj, kiuj esploras la potencialan rolon de Esperanto ene de komuna lingvokadro de EU, precipe en rilato al gxiaj ekonomiaj avantagxoj kiel pivota lingvo en tradukado kaj interpretado, gxia efikeco kiel enkonduko al lingvolernado, kaj gxiaj meritoj sur la kampo de interkultura komunikado; - Vizioj, kiuj projekcias la estontan disvolvigxon de lingva kaj komunika teknologio, kaj de novaj sistemoj de fremdlingva edukado, kaj iliajn potencialjn sekvojn en lingvo-lernado kaj –uzado ene de EU. 5. Politika kaj fakula kunlaboro -------------------------------- La Kvara Nitobe-Simpozio konsistigis unu el la unuaj okazoj, kie politikistoj kaj fakuloj el plimulto de la sxtatoj de la pligrandigita EU povis diskuti komunajn zorgojn kaj prioritatojn sur la tereno de lingvopolitiko kaj komunikado. Progreso pri la demandoj skizitaj cxi tie dependos de plua kaj plivastigxanta kunlaboro de cxi tiu speco, inkluzive de: - Regulaj kunvenoj, kaj je EU-nivelo, kaj inter diversaj sxtataj grupigxoj, ekzemple en la formo de lingvopolitika konferenco por la malpli grandaj EU-sxtatoj kiel oni proponis dum la Simpozio; - Disvolvo de reto por sciencaj esploroj, kiu kunligas esploristojn pri la ekonomiko, sociologio, politiko, kaj planado de lingvoj (inkluzive i.a. de edukaj, terminologiaj, kaj juraj aspektoj) kaj kiu kapablas provizi rapidajn kaj bone dokumentitajn informojn al decidofarantoj kaj al jxurnalistoj; - Dauxra komunikado per retposxto kaj aliaj rimedoj, kun la celo engagxi kreskantan nombron de sxlosilaj individuoj en la akademiaj, burokrataj kaj politikaj medioj de la EU-sxtatoj, por la evoluigo de komunaj solvoj al komunaj lingvaj problemoj. La evoluo de EU en kompleksan, novspecan formon de internacia kunlaboro postulas novajn alirojn al la mastrumado de multlingvismo kaj de efika, egaleca komunikado. La disvolvo de kapabloj sur cxi tiu tereno, en la formo de novaj ideoj, fakaj kompetentoj, kaj institucioj, estas urgxa prioritato kiu meritas atenton kaj rimedojn de la naciaj registaroj same kiel de la EU-instancoj. Agnoskoj -------- La partoprenantoj de la Kvara Nitobe-Simpozio deziras danki la organizantojn kaj subtenantojn de tiu cxi unua renkontigxo, kaj precipe al la litova parlamento, pro la afabla disponigo de kunvenejo kaj interpretaj servoj, kaj al Esperantic Studies Foundation (Washington, Usono) pro ties malavara financa subteno. --- fonto: "Ret-Info" http://www.eventoj.hu -------------------------------------------------------------------- Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO -- Senpaga en 2005! -- Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu -------------------------------------------------------------------- unquote Mi tradukas ci-tie dokumento por diskuti en subforumo "Euxropa Politiko"
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest |
26 augustus 2005, 16:56 | #4 |
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
: ret-info: Mallonge 2005.08.26.
Mongola-cxina intersuperlerneja konsento ankaux en Esperanto Laux iniciato kaj klopodo, rektoroj de Mongola instituto pri sociaj sciencoj kaj Cxina instituto pri eksteraj aferoj kaj ekonomio konatigxis, pridiskutis kaj finfine subskribis kontrakton pri gxemeligho, en 3 lingvoj: mongola, cxina kaj Esperanto. Ch.Enkhee <[email protected]> el [mongolaj-esperantistoj] ///////////////////////////////////////////////////////////// Cxu vi vidis la novajn vestajxojn de REVO? http://purl.org/NET/voko/revo/ ///////////////////////////////////////////////////////////// Forpasis Anita Bergh En Upplands Väsby, Svedio, forpasis Anita Bergh post mallonga malsano. Sxi estis konata redaktoro en la 'Hirundo' pri la serio 'Du demandoj', kaj multe laboris por libroservo kaj Esperanto-Centro en Stokholmo. Sxi estis konata ankaux pro intervjuoj, kiuj estis dissenditaj pere de radiostacioj en multaj landoj. Inf: Ulla Luin <[email protected]> /////////////////////////////////////////////////////////// www.esperanto.nu portempe ne funkcianta La retejo www.esperanto.nu gxuste nun ne funkcias. Pro amasa gxenado lastjxauxde -- kiu kauxzis blokigxon de servilo kun proks. 100 komercaj retejoj -- gxi estis portempe malfunkciigita. Post kelkaj tagoj gxi reaperos sur alia servilo (sed kun sama reteja adreso), sed ne plene. La diversaj servoj reaperos iom-post-iome, ofte en alia formo. La tuta retejo estos funde gxisdatigita. Okaze de tiu sxangxo la respondecon pri la disvolvo kaj funkciado de "esperanto.nu" transprenos Janko Luin (de sia patro Franko). inf: Franko Luin <[email protected]> el [NUN] /////////////////////////////////////////////////////////// ASLE - Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj ankoraux ekzistas Dum la kunveno de ASLE en Vilnius partoprenis 12 personoj. Nijole Stakeniene prelegis pri sociala laboro en Litovio. Oni ne sukcesis elekti novan estraron por la asocio. La kunveno decidis ke gxi ripozu gxis venonta kunveno en Florenco. Gxis tiam repondecas pri informado pri la asocio Soile Lingman en Svedio, rete: [email protected]. Respondeca pri eksteraj kontaktoj estas Georges Sossois en Belgio, rete: [email protected]. Li bonvenigas etan raporton pri aktuala situacio en sociala kampo en via lando. Tio multe helpas lin en lia euxropa agado. /////////////////////////////////////////////////////////// Amiko de esperanto prezidos UN La 1-an de septembro la sveda diplomato Jan Eliasson postenigxos kiel prezidanto de la Gxenerala Asembleo de UN dum unu jaro. En la jaro 2003 lia nomo trovigxas inter la membroj de la Honora Komitato de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo, Svedio. Jan Eliasson NE estas esperantisto, sed akceptinte esti en la Honora Komitato, li montris sian simpation al la ideoj de la esperantistoj. Inf: Franko Luin <[email protected]> /////////////////////////////////////////////////////////// Kulturo ne interesis esperantistojn Tuj antaux la UK, post kelkjara pauxzo estis arangxita Kultura Esperanto-Festivalo. La oka KEF dauxrigis la tradicion komencitan en Uppsala en Svedio 1986. Laux Sten Johansson la programo estis pinte elstara. Tamen unu afero mirigis lin: "Cxu nur cento da esperantistoj en la mondo povas aprezi arte altnivelan unusemajnan festadon de Esperanta kulturo plejparte originala, en simplaj kondicxoj kun familiara, intima etoso, kie artistoj kaj cxeestantoj kamarade miksigxas? Strange!" *** Legu pli en Libera Folio! http://www.liberafolio.org Raportis: Kalle Kniivilä <[email protected]> /////////////////////////////////////////////////////////// Raportoj pri la azia kongreso - en la reto Pri la jxus komencigxinta 4-a Azia Kongreso de Esperanto en Katmando oni povas legi la aktualajn informojn en la reta kongresa kuriero "Montejo". Bonvolu turni vin al : www.aziakongreso.modblog.com --- fonto: "Ret-Info" http://www.eventoj.hu -------------------------------------------------------------------- Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO -- Senpaga en 2005! -- Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu --------------------------------------------------------------------
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest |
29 augustus 2005, 10:19 | #5 |
Secretaris-Generaal VN
Geregistreerd: 30 april 2002
Locatie: Bankrijk
Berichten: 49.945
|
1hand, fijn dat je dit allemaal post voor die twee, drie man op het forum die het begrijpen
Die copy pastings lijken me niet zo zinnig om hier op dit forum te plaatsen, stuur die beter per PB naar die twee drie esperantisten hier.
__________________
pri via opinio, ne prelegu.
pri alies opinioj, nepre legu! |
30 augustus 2005, 06:41 | #6 | |
Gouverneur
Geregistreerd: 29 augustus 2003
Locatie: Lage Landen
Berichten: 1.088
|
Citaat:
__________________
Heer, laat het Prinsenvolk der oude Nederlanden niet ondergaan in haat, in broedertwist en schande; Maak dat uit d’oude bron nieuw leven nogmaals vloeit, schenk ons de taaie kracht om fier, vol vroom vertrouwen, Met nooit gebroken moed ons land herop te bouwen, tot statig als een eik voor U ons volk herbloeit. |
|
30 augustus 2005, 09:45 | #7 |
Secretaris-Generaal VN
Geregistreerd: 30 april 2002
Locatie: Bankrijk
Berichten: 49.945
|
Ik ben zelf Esperantist, Leo.
Veel andere Esperantisten zullen hier niet zitten vrees ik.
__________________
pri via opinio, ne prelegu.
pri alies opinioj, nepre legu! |
30 augustus 2005, 18:49 | #8 |
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
Bonan ideo
Wel ja .. laat ons eens tellen /
Pelgrim, Leo, Jan Van Den Berghe, 1handclapping .. wie nog meer ??? We kunnen nog een B lijst samenstellen nl. de brave borsten die weldra de studie zullen opnemen.. Het thema "Esperanto " zo nu en dan buiten de debatclub opwerpen kan nl. ook geen kwaad & rabiate tegenstanders zijn ook dun gezaaid !
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest |
30 augustus 2005, 21:58 | #9 | ||
Secretaris-Generaal VN
Geregistreerd: 30 april 2002
Locatie: Bankrijk
Berichten: 49.945
|
Daar ben ik uiteraard voor, maar de vraag is of dat helpt door lange teksten te plaatsen die een niet-esperantist (onze doelgroep, toch?) per definitie niet begrijpt.
Wat wel interessant zou zijn is bijvoorbeeld K&K bestoken met al het culturele nieuws uit de esperantowereld. Eind oktober ga ik naar het PSKK, daar zal ik dan eens een kort verslagje van schrijven - in het Nederlands - om de andere forummers hier eens te wijzen op het feit dat Esperanto wel degelijk leeft.[edit] [size=1]Edit:[/size]
__________________
pri via opinio, ne prelegu.
pri alies opinioj, nepre legu! Laatst gewijzigd door Pelgrim : 30 augustus 2005 om 22:00. |
||
2 september 2005, 18:59 | #10 | |||
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
Malfermo de libropresento en Bruselo
Kara Pelgrimo kaj Esperantistoj de la forumo,
Ci-tie invitacio de Cxehxa kulturcentro en Bruselo : Onderwerp: Fw: Uitnodiging Mandag 5.9. 19h Tsjechisch Centrum - Chava Pressburger, dagboek van Petr Ginz in het esperanto] [img][/img] [img]file:///C:/DOCUME~1/ROGERV~1/LOCALS~1/APPLIC~1/IM/Runtime/Skin/E2FEE5~1/ATTACH~1.GIF[/img] [font=Arial][SIZE=2]karaj,[/SIZE][/font] [font=Arial][SIZE=2]Mi plusendas cxi suban informon de Yves (+ 2 alkrocxajxojn, kiuj donas pli detalajn informojn).[/SIZE][/font] [font=Arial][SIZE=2]Amike,[/SIZE][/font] [font=Arial][SIZE=2]iwona[/SIZE][/font] Karaj, La prezidanto de la cxehxa kulturcentro de Bruselo telefone invitis min kaj aliajn esperantistojn partopreni en malfermo de ekspozicio cxi-lunde. Esperantistino tie prezentos - ankau en Esperanto - taglibron. Sxajne estas silima al Anne Frank kaj ekzistus ecx traduko de tiu libro en eo. Cxu vi povas plusendi la informon al la belga esperantistaro? Bedaurinde li nur malfrue avertas pri la evento. Mi versxajne gxin tamen cxeestos. Amike, Yves -------- Origineel bericht -------- Onderwerp: Uitnodiging Mandag 5.9. 19h Tsjechisch Centrum - Chava Pressburger, dagboek van Petr Ginz in het esperantoDatum: Fri, 2 Sep 2005 11:20:49 +0200Van: Cernoch Pavel Beste Yves,Chava Pressburger zou mandag avond de nieuwe editie van de dagboek ook inhet esperanto presenteren.Pavel CernochDe uitnodiging is in de annex + meer infosDe opening is Mandag 5.9. om 19h in het Tsjechisch Centrum 150. AdolpheBuyllaan in Elsene (Brussel), Chava Pressburger is uit Israel voor deopening gekomen.___________________________PhDr. Pavel Černoch, PhDDirectorCzech Centre Brussels150, Av Adolphe BuylB-1050 BrusselsTel: +32-2-6418944Fax: +32-2-6445121.. . Mi esperas de rekontri vin, saluton, 1 mano kunfrapi[edit] [SIZE=1]Edit:[/SIZE]
[SIZE=1]Edit:[/SIZE]
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest Laatst gewijzigd door Peter Johan : 2 december 2005 om 08:24. |
|||
2 september 2005, 19:23 | #11 |
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
DE belgische politiek
Op dit forum :
http://www.debelgischepolitiek-forum.tk/ subforum ontspanning vind je quasi alle berichten van RET-info & kan je bijgevolg je taalkennis op peil houden. Speciale relevante berichten zal ik nog altijd wat hier posten... Recente berichten gingen oa. over de toename van het aantal individuele leden van het UEA ....het UEA is de overkoepelende internationale unie der Esperantisten, waarvan in principe alle landenoranisaties lid zijn, men kan er ook individueel lid van worden en oa; een konto bij openen met het doel aankomen te doen bij diverse Esperanto-organisaties zoals ... ook is er een RETbericht verschenen met als mededeling dat het chinese Esperantotijdschrift terug in papieren vorm te verkrijgen is prijs 2 Eur + 1 Eur verzendingskosten verschijnt om de 2 maanden... Ik ben wel van plan om naar de hiervoor vermelde manifestatie van het Tsjechische kultuurcenter te gaan ...
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest |
2 september 2005, 19:42 | #12 |
Secretaris-Generaal VN
Geregistreerd: 30 april 2002
Locatie: Bankrijk
Berichten: 49.945
|
Helaas komen ze daar nogal laat mee, ik heb me gisteren ingeschreven voor een avondcursus die op maandagavond begint.
__________________
pri via opinio, ne prelegu.
pri alies opinioj, nepre legu! |
7 september 2005, 14:18 | #13 |
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
Nog wat spamfront
Dit is een bericht van een van de diskussiefora wat een goede illustratie is van
..wat kunt ge nu met Esperanto aanvangen ?... uwe kost verdienen blijkbaar ..esperanto dat stagneert of gaat achteruit.... stichting van Esperanto Afdeling Normandië in Rouan... Onderwerp: Message / Mesagho de Sébastien Erhard - Henrri De Sabates [img][/img] [img][/img] [la partie en français de ce message est plus bas] ===ESPERANTO=== Jen iom longa mesagho por geamikoj, familianoj, kontaktoj, konatuloj kaj Esperanto-asocioj (au listoj) pri diversaj temoj. Mi do indikas chi-sube la enhavon de tiu mesagho por, ke vi povu legi nur la partojn, kiuj vin interesas: 1. Fino de mia laboro che Esperanto 22 2. La PakEo 3. La Pedagogia Valizo 4. Mia translokigho 5. Miaj venontaj projektoj ## 1- FINO DE MIA LABORO CHE ESPERANTO 22 ## Jen jhus finighis mia kontrakto post 5 jaroj de profesia laboro por la departamenta Esperanto-asocio de Côtes-d'Armor, en Bretonio. Tio estis richo-plena sperto kaj por mi (char tia laboro ebligis al mi malkovri diversajn fakojn kaj gvidi plurajn interesajn projektojn) kaj espereble ankau por la asocio mem per la helpo kiun mi alportis kaj la iloj, kiujn mi lasis al ili. Mi do shatus kore danki al la gastemaj bretonoj, al chiuj, kiuj helpis kaj subtenis min dum tiuj 5 jaroj. Bedaurinde, ghis nun ne estas vere antauvidite, ke iu anstatauos min (char la kontrakto "junul-dungito" kun helpo de la shtato dauris nur 5 jarojn kaj ne pli). Do, ekde nun la asocio ne plu havas profesiulon kaj restas nur la volontuloj por transpreni miajn taskojn (ghuste pri tio: mankas ankorau personoj por transpreni kelkajn el miaj taskoj kiel ekzemple zorgi pri la TTT-ejo http://esperanto.bretonio.free.fr au fari radio-elsendajhojn por la stacio RCF-Clarté, au gvidi la Esperanto-kursojn en Saint-Brieuc, ktp... do se vi bonvolas, tiam kontaktu [email protected]). Se vi volas scii pli pri kion mi faris dum tiuj 5 jaroj, vi povas viziti la paghon: http://esperanto.bretonio.free.fr/animateur.htm Nun mi iom parolos chi-sube pri la pedagogiaj iloj, kiujn mi kreis dum la 5 pasintaj jaroj. ## 2. LA PAKEO ## Mi konstatis chi-somere, ke ech en Francio multaj esperantistoj ankorau ne audis pri la ekzisto de la praktika ilo (varbilo, lernilo...) t.n. "PakEo". Tiu Esperanto-Pako konsistas el nur 4 paghoj, kiuj prezentas chiujn bazojn de la lingvo Esperanto, kaj do oni povas lerneti la lingvon rapidege (en 8 tagoj, se po unu lecioneto tage) per tiu PakEo. Tiu materialo estas tute senpage elshutebla, sufichas iri al la pagho http://esperanto.bretonio.free.fr/pakeo.htm kaj poste ghin printi kaj disdoni (au vendi je malalta prezo se vi volas). Antau kelkaj tempoj, mi tradukis ghin al Esperanto por tradukoj al aliaj lingvoj. Dank'al tio, nun ghi ekzistas en 6 lingvoj: franca, angla, malta, rusa, litova kaj nederlanda. Versioj en la germana kaj en la pola devus baldau esti pretaj. Kelkaj homoj ankau parolis al mi pri versioj en la hungara, itala, china, portugala, hispana kaj dana, sed tio-chi tute ne certas char de longe mi ne ricevis novajhojn pri tiuj versioj. Do, iru al la pagho http://esperanto.bretonio.free.fr/pakeo.htm : se la PakEo ekzistas en via lingvo, tiam uzu ghin kaj diskonigu ghin en via lando (mi jam ricevis multaj pozitivaj reagoj pri la efiko de tiu dokumento) ; se la PakEo ankorau ne ekzistas en via lingvo, tiam traduku ghin kaj poste sendu ghin al mi por ke mi aldonu ghin sur la paghon. ## 3. LA PEDAGOGIA VALIZO ## La lasta kreajho kadre de mia laboro (fakte, ghi ne estas tute preta char restas ankorau 2 aferoj finotaj) estas la pedagogia valizo. Tiu valizo enhavas la plimulton de la pedagogiaj iloj, kiujn mi kreis dum miaj 5 jaroj da laboro, kaj ankau kelkajn aliajn materialojn profesi-kvalitajn. Krom la PakEo kompreneble, la valizo enhavas ankau: ekspozicion pri Esperanto, pagharon por rapida prezentado de la lingvo (1-hora "fulmo-kulso"), unu KD-romon Lernu!, alia KD-romon kun la ambaulingva radio-felietono "La mistera stacio" ilustrita kaj enpaghigita [finota] kaj kun multaj aliaj dokumentoj, libreton por klarigi al ne-esperantista instruisto kiel uzi la ilojn de la valizo ech se oni mem ne scipovas la lingvon [finota], ...kaj la plej nova kaj interesa ilo lau mi estas unu granda panelo kiu resumas la gramatik-punktojn de Esperanto klasifikitajn lau koloroj, aldone de aro da 293 magnetajhoj kun la Esperanto-vorteroj kaj tiu nova materialo ebligas klare prezenti au instrui la vorto-konstruadon en Esperanto. Vi povas vidi la tutan enhavon de tiu valizo sur la pagho: http://esperanto.bretonio.free.fr/valizo.htm Tia valizo estas iom malfacile produktebla char la tuto probable estos sufiche kosta (chirkau 100 Euroj mi supozas, ech eble pli), sed ju pli multe ni produktos da, des pli malalta estos la prezo. Fakte, la plej kosta afero de la valizo estas la magnetajhoj (sed tio estas samtempe la plej interesa afero). Kaj se vi havas ideojn au konsilojn pri malpli kosta produktado, ne hezitu diri al ni (iu en la Akademia Inspektorejo de Côtes-d'Armor konsilis al mi peti tra UFE al Unesko por produktado de tia valizo, char laudire ili jam produktis pedagogiajn ilojn por aliaj aferoj kiel KD pri Linux ekz.). Ni dezirus disuzigi tiun valizon ankau en ne-esperantista medio kiel ekz. CRDP (bibliotekoj pri pedagogiaj dokumentoj en Francio), sed komence ni celas la Esperanto-publikon char tia valizo povus esti tre utila al kluboj au asocioj por prezenti Esperanton kadre de ekspozicio au por instrui ghin kadre de kurso (fakte, la valizo estas tre kompleta kaj havas do diversajn uz-eblecojn). Do, ni shatus scii kiom da homoj, federacioj, asocioj au kluboj estus pretaj acheti tian valizon, por scii chu indas au ne ke ni produktu ghin. Se vi au via asocio estus interesata pri tiu nova materialo kaj pretus ghin acheti, bonvolu tion indiki al mi rapide ([email protected]). Por la nefranclingvaj landoj: la plej interesa materialo, t.e. la magnetajhoj kun la klariga panelo, estus facile produkteblaj por aliaj landoj char oni bezonus nur traduki la klarigan panelon (mi metis ghin en Esperanto sur la pagho http://esperanto.bretonio.free.fr/valizo.htm por ebligi tradukadon) sed la magnetajhoj restus la samaj. Do, se tiu materialo (magnetajhoj + panelo, au nur la magnetajhoj se vi volas) interesus vin kaj se via asocio eventuale pretus acheti ghin kaze de produktado de ili, tiam indiku tion al mi. Mi rediras: ju pli da magnetajhoj ni farigos, des malpli tio kostos! Tiu "revolucia" materialo estas tre efika kaj ghi estas uzebla en chiuj landoj por klarigi, per propra sperto kaj ludo, la plej amuzan flankon de la lingvo Esperanto (la vort-konstrudon). ## 4. MIA TRANSLOKIGHO ## Mi ne nur foriras de mia laboro, sed foriras ankau de la regiono Bretonio. Mi translokighas al la supra regiono Normandio kaj provizore loghos che miaj gepatroj, apud la urbo Rouen. Do, bonvolu forgesi mian pasintan adreson de Saint-Brieuc kaj noti mian novan adreson: Sébastien ERHARD 13 TER rue Raymond Botté FR-76 380 CANTELEU (Francio) Mia hejma telefon-numero ne plu validas. La hejma telefonnumero de miaj gepatroj estas +33 (0)2.35.36.18.36. (sed mi loghos che ili nur ekde la 24-a de septembro, kaj eble poste mi havos telefon-numeron de Freebox per kiu oni povos voki min de chie en Francio je loka tarifo). La numero de mia poshtelefono restas +33 (0)6.15.21.48.93. Ankau mia retadreso restas [email protected] . Sed de nun ghis oktobro mi ne plu havas senliman retaliron (ADSL-on), kaj dum la venontaj semajnoj mi ne havos ofte la okazon aliri la reton. Do vi povas skribi al mi (mi chion legos ekde mi povos), sed ne miru pri mia ne- respondo kaj bonvolu ne sendi tro prezajn kunsendajhojn ghis oktobro. Kaj mia persona TTT-ejo plu estas : http://elektu.free.fr Chiukaze, la plej certa maniero por kontakti min kaj atingi min dum la venontaj tempoj estas telefoni al mi : +33 (0)6.15.21.48.93. ## 5. MIAJ VENONTAJ PROJEKTOJ ## Multaj homoj jam demandis al mi chiufoje kiam mi anoncis mian situaci-shanghon: "Kaj nun, kion ci faros poste?". Do, mi antaurespondu la aliajn eblajn demandojn similajn. Profesie, mi estos senlaborulo (jes, finfine iom da ripozo! ...sed fakte, ne tiom da char multegaj projektoj anstatauos mian eksan laboron). Do, profesi-cele mi pretigos la CAPES pri Klasikaj Literoj (konkurso por ighi instruisto pri la latina, pri la malnov-greka [fakte ne plu, char bedaurinde ne plu estas lernantoj por tiu bela lingvo] ...kaj bedaurinde ankau [eble ech chefe, oh ve!] pri la franca lingvoj). Koncerne Esperanton, mi unue devas finpretigi la pedagogian valizon [chi-supre priskribitan: anoncu vin se vi pretas mendi ghin!], kvankam mi ne plu estas profesiulo sed kiel volontulo. Cetere, dum pasinta junio estis kreita la federacio Esperanto-Normandio kaj la normandoj elektis min kiel prezidanto. Ah, mi volis iom pauzi pri Esperanto post miaj kvin jaroj da laboro, sed vershajne ne estos tiel: mi esperas, ke per mia prezidanteco, mi sukcesos helpi por iom revigligi la movadon en Normandio. Mi havas kelkajn ideojn por tio, interalie mi shatus krei Esperanto-klubon en Rouen por la studentoj... Alia Esperanto-projekto mia estas, ke mi provos kontakti la eldonejon ASSIMIL por proponi al ili renovigi la lernolibron "ASSIMIL : Esperanto sen peno" (se iuj el vi audis pri iu alia, kiu jam estus tion faranta, bonvolu averti min por ke 2 personoj ne faru la saman laboron por nenio). Tio estas grava afero lau mi, char estas la sola Esperanto-lernolibro trovebla kaj mendebla en chiuj librejoj. Kaj lau mi la ASSIMIL-metodo estas ege efika metodo se oni faras ghin asidue. Multaj esperantistoj komencis lerni per tiu metodo, sed la problemo estas ke la nuna versio estas jam iom malnovighinta kaj chefe ne tre bona aranghita (mi oftege renkontis esperantistojn, kiuj diris al mi, ke ili komencis per tiu lernolibro sed forlasis ghin post 2 semajnoj char ghi estas tro malfacila: fakte, la unuaj lecionoj estas tro malfacilegaj kaj kun multegaj neutilaj vortoj, kompare al la lastaj kiuj pli facilighas... sed tio povas doni al la lernanto falsan impreson, ke Esperanto estas tre malfacila lingvo). Lau mi (kaj ankau lau ASSIMIL kiu foje tion aludis al mi okaze de diskutoj kun ili), tiu metodo estas tre bona rilate efikecon (nur por la homoj, kiuj finas ghin) sed ghi vere bezonus renovigon. Do, longa laboro en perspektivo... kaj ankorau ne pauzo pri Esperanto Sed tio ne estas chio: mi havas ankau multegajn projektojn rilate al teatro (mi havas tro da projekto, mi timas ke mi bedaurinde devos elekti inter ili), kelkaj en Esperanto, kelkaj en aliaj lingvoj... En septembro, mi alvenos Normandien nur post la 24-a de septembro char antaue mi estos apud Parizo por stagho pri farado de maskoj el ledo (por Commedia dell'Arte). Mi shatus alighi teatro-trupon, kiu ludas en la malnova greka lingvo. Mi ankau emus repraktiki "improvizadajn konkursojn", sed por tio mi eble ne havos sufiche da tempo. Mi firme intencas enscenigi iun teatrajhon, kiun mi verkis antau nelonge kun amiko. Pri mia unuopa spektaklo "Stil-Ekzercoj", mi eble chesos ghin prezenti, almenau en Esperanto-medio char jam multaj homoj vidis ghin (chefe che junularaj renkontighoj). Mi eble shatus prezenti ghin ankorau al iu UK (se la italaj organizantoj de la venonta UK en Florenco legas tion: bonvolu kontakti min se mia propono de spektaklo interesas vin => http://henrri.free.fr/stilekzercoj ). Eble mi shatus iam prepari alian unuopan spektaklon en Esperanto, mi havas kelkajn ideetojn, sed tio ne estos por baldau pro tempo- manko... Por la momento, kiel Esperanto-spektaklo, mi pretigos alian teatrajhon duopan chi-foje, kun esperantista aktoro el Tuluzo. Cetere, mi havas ankau ideon (sed certe ne por la venonta jaro, por poste) pri iu internacia teatro-trupo en Esperanto, kiu trairus Europon por prezenti surstratajn spektaklojn en Esperanto al la neesperantlingva publiko (kaj mi pensus, ke Commedia dell'Arte povus esti bona peranto por tia projekto, char tiu speco de teatro multe uzas ankau la korpan lingvon kaj do facile kompreneblas de alilingva publiko)... Alia projekto prilaborita de multaj jaroj kun amiko estas farado de anim-filmo per modlo-pasto. Kaj mi havas ankorau multegajn aliajn ideojn, sed prefereble ili nun restu nur ideoj kaj mi ilin konservu por pli poste. Se mi jam sukcesas fari chion chi-supre priskribitan, tio jam estos bonege! Do, por tiuj, kiuj timus ke mi enuos pro mia senlaboreco, ne zorgu: mi havos por fari, ech tro! Sincerajn salutojn al chiuj, kaj ghis poste! Sébastien Erhard au Henrri De Sabates (samas la person'), au kiel vi volos... P.S: Por la Cotes-D'Armor-anoj, mi ludos spektaklon en la franca lingvo "Tous ceux qui tombent", de Samuel Beckett, vendredon la 9-an de septembro, sen la kvartal-chambro de la Ville Jouha en Saint- Brieuc (tio estos chirkau la 20-a horo vespere, kaj la eniro estos au je libera prezo au kostos 3 Eurojn, mi ne plu memoras). Ne hezitu veni multnombre, tio estos la antaua tago de mia foriro el Bretonio. ===FRANCAIS=== Voici un message un peu long pour les amis, la famille, les contacts, les connaissances et les associations (ou listes) d'espéranto au sujet de diverses choses. Je vous indique donc ci- dessous le contenu de ce message pour que vous puissiez lire seulement les parties qui vous intéressent: 1. Fin de mon travail chez Espéranto 22 2. Le PackEo 3. La Valise Pédagogique 4. Mon déménagement 5. Mes projets �* venir ## 1- FIN DE MON TRAVAIL CHEZ ESPERANTO 22 ## Mon contrat vient de se finir après 5 années de travail professionel pour l'association départementale d'espéranto des Côtes- d'Armor, en Bretagne. Ce fut une expérience enrichissante �* la fois pour moi (car un tel travail m'a permis de découvrir des domaines divers et de mener plusieurs projets intéressants) et aussi je l'espère pour l'association elle-même par l'aide que j'ai pu apporter et les outils que je leur ai laissés. Je souhaiterais donc remercier chaleureusement les bretons pour leur accueil, et tous ceux qui m'ont aidé et soutenu pendant ces 5 années. Malheureusement, jusqu'�* dernière nouvelle il n'est pas vraiment prévu que quelqu'un me remplace (car le contrat "emploi-jeune" avec l'aide de l'Etat ne durait que 5 ans et pas plus). Donc, �* partir de maintenant l'association n'a plus de professionnel �* sa disposition et il ne reste que les bénévoles pour reprendre mes différentes tâches (�* ce sujet justement : il manque encore des personnes pour reprendre certaines de mes tâches comme par exemple s'occuper du site http://esperanto.bretonio.free.fr ou faire des émissions radio pour la station RCF-Clarté, ou dispenser les cours d'espéranto �* en Saint-Brieuc, etc... donc si vous êtes volontaire, contactez alors [email protected]). Si vous voulez en savoir plus sur ce que j'ai fait pendant ces 5 années, vous pouvez visiter la page : http://esperanto.bretonio.free.fr/animateur.htm A présent, je vais parler un peu des outils pédagogiques que j'ai créés durant les 5 années passées. ## 2. LE PACKEO ## J'ai constaté cet été que même en France beaucoup d'espérantistes n'ont pas encore entendu parler de l'existence de cet outil pratique (d'information, d'apprentissage...) qu'est le "PackEo". Ce Pack Esperanto est composé de seulement 4 pages, qui présentent toutes les bases de la langue espéranto, et donc on peut s'initier ou apprendre un peu la langue très rapidement (en 8 jours, si on fait une mini-leçon par jour) au moyen de ce PackEo. Ce matériel est librement téléchargeable gratuitement, il suffit d'aller sur la page http://esperanto.bretonio.free.fr/pakeo.htm et ensuite de l'imprimer et le distribuer (ou le vendre au prix coûtant si vous voulez). Il y a quelques temps, je l'ai traduit en espéranto pour des traductions vers d'autres langues. Grâce �* cela, il existe maintenant en 6 langues : français, anglais, maltais, russe, lituanien et néerlandais. Des versions en allemand et en polonais devraient bientôt être prêtes. Quelques personnes m'ont aussi parlé de versions en hongrois, italien, chinois, portugais, espagnol et danois, mais ceci n'est absolument pas certain car je n'ai pas reçu depuis longtemps de nouvelles au sujet de ces versions-l�*. Donc, allez �* la page http://esperanto.bretonio.free.fr/pakeo.htm : si le PackEo existe dans votre langue, alors utilisez-le et diffusez- le, faites-le connaître dans votre pays (j'ai déj�* reçu de nombreuses réactions positives au sujet de l'efficacité de ce document) ; si le PackEo n'existe pas encore dans votre langue, alors traduisez-le et ensuite envoyez-le moi pour que je l'ajoute sur la page. ## 3. LA VALISE PEDAGOGIQUE ## La dernière création dans le cadre de mon travail (en fait, elle n'est pas tout �* fait prête car il reste encore 2 choses �* finaliser) est la valise pédagogique. Cette valise contient la majorité des outils pédagogiques que j'ai créés pendant mes 5 années de travail, et aussi quelques autres outils de qualité professionnelle. Outre le PackEo bien entendu, la valise contient également : une exposition sur l'espéranto, un porte-vues pour une présentation rapide de la langue ("cours-éclair" en 1 heure), un CD- rom Lernu!, un autre CD-rom avec le feuilleton radio bilingue "La station mystérieuse" illustré et mis en page [�* finir] et avec de nombreux autres documents, un livret pour expliquer �* un professeur non-espérantophone comment utiliser les outils de la valise même si on ne connaît pas la langue [�* finir], ...et le plus nouveau et le plus intéressant des outils d'après moi est un grand panneau qui résume les points de grammaire de l'espéranto classés selon des couleurs, accompagné d'un ensemble de 293 magnets qui contiennent les morphèmes (parties des mots) de l'espéranto et ce nouveau matériel permet de présenter ou d'enseigner de façon claire la contruction des mots en espéranto. Vous pouvez voir le contenu complet de cette valise sur la page : http://esperanto.bretonio.free.fr/valizo.htm Une telle valise est un peu difficile �* produire car l'ensemble sera probablement assez cher (environ 100 Euros je suppose, voire peut- être plus), mais plus on en produira, plus le prix sera bas. En fait, la chose la plus coûteuse de la valise ce sont les magnets (mais c'est en même temps la chose la plus intéressante). Et si vous avez des idées ou des tuyaux pour une production moins chère, n'hésitez pas �* nous en faire part (quelqu'un �* l'Inspection Académique des Côtes-d'Armor m'a conseillé de s'adresse au travers d'Espéranto-France �* l'Unesco pour la production d'une telle valise, car paraît-il ils ont déj�* produit des outils pédagogiques comme un CD sur Linux par ex.). Nous souhaiterions diffuser cette valise également auprès des milieux non-espérantophones comme par exemple les CRDP (Centre Régional de Documentation Pédagogique), mais au début nous visons le public espérantiste car une telle valise pourrait être très utile �* des clubs ou associations pour présenter l'espéranto dans le cadre d'une exposition ou pour l'enseigner dans le cadre d'un cours (en fait, la valise est très complète et a donc diverses possibilités d'utilisations). Donc, nous souhaiterions savoir combien de personnes, fédérations, associations ou clubs seraient prêts �* acheter une telle valise, pour savoir si oui ou non cela vaut la peine que nous la produisions. Si vous ou votre association serait intéressé par ce nouveau matériel et serait prêt �* l'acheter, merci de m'indiquer cela rapidement ([email protected]). Pour les pays non-francophones : le matériel le plus intéressant, c- �*-d les magnets avec le panneau d'explication, serait facilement produisible pour d'autres pays car il suffirait de traduire seulement le panneau d'explication (je l'ai mis sur la page http://esperanto.bretonio.free.fr/valizo.htm pour permettre la traduction) mais les magnets resteraient les mêmes. Donc, si ce matériel (les magnets + le panneau, ou seulement les magnets si vous voulez) vous intéresserait et que votre association serait éventuellement prête �* l'acheter en cas de production, �* ce moment- l�* merci de me l'indiquer. Je répète : plus nous ferons faire d'aimants, moins cela coûtera cher ! Ce matériel "revolutionnaire" est très efficace et il est utilisable dans tout les pays pour expliquer, par sa propre expérience et par le jeu, l'un des aspects les plus amusants de l'espéranto qu'est la construction des mots. ## 4. MON DEMENAGEMENT ## Je ne pars pas seulement de mon travail, mais je pars aussi de la région Bretagne. Je déménage pour la région du dessus, la Normandie, et je logerai provisoirement chez mes parents, près de Rouen. Donc, merci d'oublier ma précédente adresse de Saint-Brieuc et de noter ma nouvelle adresse : Sébastien ERHARD 13 TER rue Raymond Botté FR-76 380 CANTELEU (France) Mon numéro de téléphone fixe n'est plus valable. Le téléphone fixe de mes parents est le 02.35.36.18.36. (mais je ne logerai chez eux qu'�* partir du 24 septembre, et peut-être qu'après j'aurai un numéro de Freebox auquel on pourra m'appeler de partout en France au tarif local). Le numéro de mon téléphone portable reste le 06.15.21.48.93. Mon adresse électronique aussi reste [email protected] . Mais �* partir de maintenant jusqu'�* octobre je n'ai plus d'accès illimité �* Internet (plus d'ADSL), et pendant les semaines �* venir je n'aurai pas souvent l'occasion de me connecter pour consulter mes messages. Donc vous pouvez m'écrire (je lirai tout dès que je le pourrai), mais ne vous étonnez pas de ma non-réponse et merci de ne pas m'envoyer de pièces jointes trop lourdes jusqu'�* octobre. Et mon site perso est toujours : http://elektu.free.fr De tout façon, la manière la plus sûre de me contacter et de me joindre dans la période �* venir est de me téléphoner : 06.15.21.48.93. ## 5. MES PROJETS A VENIR ## Plusieurs personnes m'ont déj�* demandé �* chaque fois que j'ai annoncé mon changement desituation : "Et maintenant, qu'est-ce que tu va faire après ?". Donc je vais anticiper en répondant aux autres questions similaires possibles. Professionnellement, je serai au chômage (oui, enfin un peu de repos ! ...mais en fait pas tant que ça car une multitude de projets vont se substituer �* mon précédent travail). Donc, comme projet professionnel je vais préparer le CAPES de Lettres Classiques (le concours pour devenir professeur de latin, de grec ancien [en fait même plus, car malheureusement il n'y a plus d'élèves pour cette belle langue] ...et malheureusement aussi [voire même surtout, hélas!] prof de français). Concernant l'espéranto, je dois tout d'abord finaliser la valise pédagogique [décrite plus haut ci-dessus : annoncez-vous si vous seriez prêt �* la commander!], bien que ce ne soit plus en tant que professionnel mais en tant que bénévole. En outre, pendant le précédent mois de juin a été créé la fédération Espéranto-Normandie et les normands m'ont choisi comme président. Ah, moi qui voulais lever un peu le pied niveau espéranto après mes cinq années de travail, mais vraissemblablement il n'en sera pas ainsi : j'espère que par ma présidence je vais pouvoir aider �* relancer un peu le mouvement en Normandie. J'ai quelques idées pour cela, entre autres j'aimerais créer un club d'espéranto �* Rouen pour les étudiants... Un de mes autres projets liés �* l'espéranto est que je vais essayer de prendre contact avec les éditions ASSIMIL pour leur proposer de remettre �* jour la méthode "ASSIMIL : l'espéranto sans peine" (si certains d'entre vous auraient entendu parler de quelqu'un qui serait déj�* en train de faire cela, merci de m'en avertir afin que 2 personnes ne fassent pas le même travail pour rien). C'est une chose importante selon moi, car c'est l'une des seules méthodes d'espéranto que l'on peut trouver ou commander dans toutes les librairies. Et je pense que la méthode ASSIMIL est une méthode extrêment efficace pour peu qu'on la suive assidûement. Beaucoup d'espérantophones ont commencé �* apprendre avec cette méthode, mais le problème est que la version actuelle est déj�* un peu vétuste et surtout elle n'est pas très bien ordonnée (j'ai très souvent rencontré des espérantophones qui m'ont dit qu'ils avaient commencé �* apprendre avec cette méthode mais qu'ils l'avaient abandonnée au bout de 2 semaines car elle est trop difficile : en fait, les premières leçons sont beaucoup trop difficiles et avec beaucoup de mots peu utiles, en comparaison aux dernières leçons qui deviennent plus faciles... mais cela peut donner la fausse impression �* l'apprenant que l'espéranto est une langue très difficile). Selon moi (et aussi selon ASSIMIL qui ont parfois fait allusion �* cela �* l'occasion de discussions que j'ai pu avoir avec des gens de la boîte), cette méthode est très bonne concernant l'efficacité (seulement pour les personnes qui la finissent) mais elle aurait vraiment besoin d'un coup de neuf. Donc, un long travail en perspective... et pas encore de pause côté espéranto Mais ce n'est pas tout : j'ai aussi une foultitude de projets théâtraux (j'ai trop de projets, je crains que je serai malheureusement obligé de faire des choix parmi eux), certains en espéranto, certains dans d'autres langues... En septembre, j'arriverai en Normandie seulement �* partir du 24 septembre car avant je serais près de Paris pour un stage de fabrication de masques en cuir (pour la Commedia dell'Arte). Je souhaiterais me joindre �* une troupe qui joue en grec ancien. J'aimerais aussi me remettre aux matchs d'impro, mais pour cela je n'aurai probablement pas assez de temps. J'ai la ferme intention de mettre en scène une pièce que j'ai écrite il y a peu avec un ami. Pour ce qui est de mon spectacle solo "Stil-Ekzercoj" (les "Exercices de style" de Raymond Quenaud en espéranto), je vais peut-être arrêter de le faire tourner, du moins en milieu espérantophone car beaucoup de personnes l'ont déj�* vu (surtout dans les rencontres de jeunes). J'aimerais peut-être le présenter encore �* un Congrès Universel d'Espéranto (si les organisateurs italiens du prochain congrès de Florence lisent ce message : merci de me contacter si ma proposition de spectacle vous intéresse => http://henrri.free.fr/stilekzercoj ). J'aimerais peut-être un jour préparer un autre "one-man-show" en espéranto, j'ai quelques petites idées, mais cela ne sera pas pour bientôt faute de temps... Pour le moment, comme spectacle en espéranto, je vais préparer une autre pièce de théâtre en duo cette fois-ci, avec un acteur espérantiste de Toulouse. Par ailleurs, j'ai également l'idée (mais ce ne sera certainement pas pour l'année �* venir, mais pour plus tard) d'une troupe internationale de théâtre, qui parcourerait l'Europe pour présenter des spectacles de rue en espéranto �* un public non-espérantophone (et je pense que la Commedia dell'Arte pourrai être un bon vecteur pour cela, car ce style théâtral utilise beaucoup également la langue corporelle et est donc facilement compréhensible pour un public d'une autre langue)... Un autre projet sur lequel je planche depuis longtemps avec un ami est la réalisation d'un court-métrage d'animation en pâte �* modeler. Et j'ai encore tout un stock d'autres idées, mais il vaut mieux que pour le moment elles restent seulement des idées et que je les conserve pour plus tard. Si j'arrive déj�* �* faire tout ce que j'ai mentionné ci-dessus, ce sera déj�* formaidable ! Donc, pour ceux qui auraient peur que je m'ennuie �* cause de mon nouvel état de chômeur, ne vous en faites pas : j'ai de quoi faire, et même trop ! Sincères salutations �* tous, et �* plus tard ! Sébastien Erhard ou Henrri De Sabates (il s'agit de la même personne), ou comme il vous plaira... P.S: Pour les costarmoricains, je jouerai un spectacle en français "Tous ceux qui tombent", de Samuel Beckett, le vendredi 9 septembre2005, dans la salle de quartier de la Ville Jouha �* Saint- Brieuc (ce sera vers 20 h, et l'entrée sera au prix libre ou �* 3 Euros, je ne me rappelle plus). N'hésitez pas �* venir nombreux, ce sera justement la veille de mon départ de Bretagne. --------------------------------------------------------------------- ------- Sébastien Erhard, alias Henrri De Sabates Président de la fédération "Espéranto-Normandie" Prezidanto de la federacio "Esperanto-Normandio" *********** Adresse / Adreso : 13 TER rue Raymond Botté, 76 380 Canteleu Téléphone / Telefono : 06.15.21.48.93. Courriel / Retadreso : [email protected] Site / TTT-ejo : http://elektu.free.fr --------------------------------------------------------------------- ------- ______________________ Grupadreso: [email protected] Anigxilo: [email protected] Eksanigxilo: [email protected] Prizorganto de la listo: komunikadcentro CHE esperanto.org; Vi ankaux povas viziti la retpagxon de e-groups por sxangxi vian listabonon: http://groups.yahoo.com/mygroups?edit=1 SPONSORED LINKS French language Foreign language education Spanish language and culture Esperanto YAHOO! GROUPS LINKS
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest |
14 september 2005, 17:20 | #14 |
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
Om het niet af te leren
Alhoewel ik de meeste RET info's nu op "De belgische politiek zet dacht ik zo dat het onderwerp over de diverse Europese taalgemeenschappen die nu ook een eigen webstek creërden wil interessant zou zijn :
Onderwerp: ret-info: Mallonge - 2005.09.12. [img][/img] [img][/img] "Etnismo" en interreto La Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) komencis publikigi sian bultenon "Etnismo" en la reto. Se vi iras al la IKEL-retejo, http://www.geocities.com/ikeldv vi povos legi la antauxlastan numeron kaj havi gustumon pri la laste aperinta. La iniciato ripetigxos cxiufoje kiam aperos nova numero. Bonan legadon! Daniele Vitali [email protected] el [Nova Sento 439] //////////////////////////////////////////////////////////////////// La 27-an de auxgusto 2005 la organizajxo "Esperanto en Nederlando" festis sian 100-jaran ekzston. Gratulojn! -- http://www.esperanto-info.nl /////////////////////////////////////////////////////////////////// Bonvenon al Florenco 2006 Italaj esperantistoj bonvenigas vin al la 91-a Universala Kongreso de Esperanto kiu okazos en Florenco de la 29-a de julio gxis la 5-a de auxgusto 2006. Jam funkcias la servo, kiu informas vin, pri cxio, kion vi volas scii pri la evento. Skribu al <[email protected]> aux vizitu www.ukflorenco2006.it Pliaj informoj pri la UK cxe: www.ukflorenco2006.it au <[email protected]>. Informoj por esperantista gazetaro: http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/informitale/ LKK de la 91-a UK, cxe Itala Esperanto-Federacio, Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo, Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elsxuteblaj cxe http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm Bonvolu mencii la fonton: "Assessorato al Turismo di Firenze" el [Informitale-49] /////////////////////////////////////////////////////////////////// Nova cxina revuo aperos unufoje jare La konata cxina Esperantlingva periodajxo "El Popola Cxinio" reaperas en papera formo, kun nova nomo. Tamen, la antauxe monata revuo nun aperos nur unu fojon jare, cxiujare antaux la Universala Kongreso. La unua numero estis havebla jam en la Vilna kongreso, sed en Vilnius cxinaj respondeculoj ankoraux ne sciis diri, cxu aperos pliaj numeroj de la papera gazeto. Legu pli en Libera Folio http://www.liberafolio.org /////////////////////////////////////////////////////////////////// 345 koreaj studentoj eklernas Esperanton. En Koreio Esperanto estas instruata en tri universitatoj, nome Univ. Korea fremdlingva, Dankook kaj Wonkwang. Por la dua semestro de la jaro 2005, sume 345 gestudentoj aligxis al la kursoj. En la unua leciono la studentoj povis auxskulti klare dialogon inter esperantistoj per Skajpo, senpaga internacia reta telefon- sistemo kun surprizo kaj intereso. La kursoj dauxros dum 15 semajnoj po 2 horoj semajne. Viaj gratul- mesagxoj estas bonvenaj. [email protected] LEE Jung-kee el [NUN] /////////////////////////////////////////////////////////////////// La 29-an de septembro la grupo de JOMO el Tuluzo prezentos ESPERANTON per koncerto en la gxardena federacia ekspozicio en Munkeno (BUGA05) inter 14:00 kaj 16:00. Aktualan informon rigardu cxe http://www.esperanto-muenchen.de inf: Karl Breuninger <[email protected]> --- fonto: "Ret-Info" http://www.eventoj.hu -------------------------------------------------------------------- Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO -- Senpaga en 2005! -- Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu --------------------------------------------------------------------
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest |
23 september 2005, 11:55 | #15 |
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
26 september dag van de europese talen/esperanto
ret-info: La 26-a de septembro!
[img][/img] [img][/img] La 26-a de septembro: Euxropa lingvotago kaj euxropa Esperanto-tago Karaj esperantistoj logxantaj en la landoj aligxintaj al EU kaj en la landoj aligxintaj al la Konsilantaro de Euxropo en Strasburgo, pro momenta nedisponebleco de Sean O’Riain, la prezidanto de EEU, mi prenas la liberon atentigi vin pri la rapida alproksimigxo de la 26-a de septembro: euxropa lingvo-tago. En tiu tago certe okazos io, la jam tradiciaj tutpagxaj anoncoj de Etsuo Mijosxi en kelkaj landoj de EU, sed estus tre oportune, se ankaux en cxiuj EU-landoj esperantistoj arangxus agadojn pri Esperanto, pri lingvoj, pri lingvoproblemoj, kaj poste raportus pri ili al la ceteraj esperantistoj sed ankaux al la oficialaj prizorgantoj pri tiu tago en la unuopaj landoj. Unuvorte en Euxropo ni devas auxdigi ion pri Esperanto en tiu tago, tiel ke en la menso de multaj euxropanoj la lingvo-tago igxu ligita al Euxropo kaj al Esperanto. Mi scias, ke en multaj lokoj en Euxropo oni jam organizigxas. Mi kredas ke en multaj lokoj oni povas kombini la lingvo-tagon kun la tradicia Ago-tago de esperantistoj, kiu cxi-jare okazas la 1-an de oktobro, do, tute apude. Bonan sxancon al viaj agadoj! Renato Corsetti -------------------------------------------------------------------- Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO -- Senpaga en 2005! -- Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu --------------------------------------------------------------------
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest |
27 september 2005, 13:54 | #16 |
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
ret-info: UEA-komuniko, 215
[img][/img] [img][/img] ================================================== =============== GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA, N-ro 215, 2005-09-26 ================================================== ================ 1. Kursoj en Burundio 2. UEA invitas prelegi en la Florenca IKU-sesio 3. Prezidanto de UEA alvokas por la Ago-Tago * * * * * KURSOJ EN BURUNDIO En la tuta auxgusto 2005 kaj en la unuaj 10 tagoj de septembro la konata Cseh-instruistino Tereza Kapista el Beogrado gvidis kursojn pri Esperanto en Burundio (Bujxumburo kaj Rumonge). La kursoj estas parto de la agado "Lingvo de paco", kiu siavice estas parto de la Agado Espero de UEA. La kurson partoprenis lernantoj de Kongo-Kinsxaso, Burundio kaj Tanzanio. Estas bone memori ke Burundio estas unu el la centroj de la militantaj landoj en la laga regiono de centra Afriko. Finance subtenis la seminariojn Fondajxo Espero de UEA kaj Fondajxo Hans, memoriganta pri Hans ten Hagen, unu el la plej aktivaj nederlandaj esperantistoj, kiu okupigxis pri instruado. En Bujxumburo la kursfinintoj estis 73: instrukapablaj 18, progresiga kurso 28, komencantoj 27. Aliaj elektis ne esti ekzamenataj. En Rumonge, pli malgranda urbo, la scenoj de entuziasmo pro la alveno de instruisto de Esperanto estis ankoraux pli grandaj. Ankaux tie la nombro de kursanoj estis 70 kaj ili lernis en 4 grupoj. La loka Esperanto-grupo per libervolaj donacoj acxetis 2 kaprinojn kaj planas acxeti ankoraux du. Post unu jaro ili eble multobligxos. Ankaux Tereza Kapista acxetis unu kaprinon por la klubo. La prizorgado de la kaprinoj celas provizi la klubanojn per mono por acxeti librojn, skribilojn, revuojn, ktp., kaj ankaux por helpi pagi similajn materialojn acxetendajn por viziti la normalajn lernejojn. Oni invitis la instruistinon viziti kaj instrui ankaux en la rifugxejoj kiuj trovigxas translime en Tanzanio, sed tio devis esti prokrastata al la venonta jaro. En la sama periodo oni fondis la landan asocion Association Nationale d'Esperanto au Burundi (adreso: B.P. 170, Rumonge, Burundi), kiu jam havas klubojn en 4 urboj. La instruistino proponas, ke esperantistoj gratulu per bela bildkarto el sia urbo pro la fondigxo de la nova asocio. Krome, Tereza Kapista atentigas ke la nova asocio bezonas cxion, cxefe lerno- kaj inform-materialon en la franca, kaj ke gxi estos tre danka pro sendado de tia materialo. Alternative oni povas donaci al la konto de la asocio cxe UEA (kodo: aneb-d) por tiu celo. * * * * * UEA INVITAS PRELEGI EN LA FLORENCA IKU-SESIO Dum la 91-a UK en Florenco okazos la 59-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko. UEA nun invitas tiajn personojn rete aux papere prezenti siajn proponojn pri prelegoj al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. dr-o Christer Kiselman, <[email protected]>, Posxtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio, plej laste 2006-01-31. Okazos ankaux studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS povas samtempe proponi kursojn, kies unua lekcio povus esti parto de IKU. Propono enhavu (1) mallongan (cx. duonpagxan) resumon de la prelego en Esperanto, (2) koncizan (cx. duonpagxan) biografieton kun persona bibliografio kaj (3) foton tauxgan por publikigo. Aparte bonvenaj estos prelegoj rilataj al la kongresa temo, kiu estas "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al dauxrigebla evoluo". La samo validas por junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraux ne prelegis en iu IKU. Cxiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aligxo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Cxiu proponinto estos informita pri la decido de la Estraro de UEA plej laste 2006-04-15 kaj, kaze de akcepto, sendu sian tekston al la Centra Oficejo plej laste 2006-05-31. Pliaj detaloj trovigxas en la IKU regularo, rete konsultebla cxe http://uea.org/dokumentoj/iku_regularo.html . * * * * * PREZIDANTO DE UEA ALVOKAS POR LA AGO-TAGO Karaj esperantistoj, vi certe ne bezonas mian memorigon por informi pri Esperanto okaze de la Ago-Tago -- cxi-jare la 1-an de oktobro -- sed mi cxiam volonte memorigas vin pri cxi tiu tago, cxar mi mem kun la grupanoj de mia eta loka grupo cxiam partoprenas cxi tiun komunan feston de la parolantoj de Esperanto. La Ago-Tago estas de longa tempo la tradicia tago, en kiu lokaj grupoj kaj landaj asocioj tra la mondo arangxas informajn eventojn celantajn la kuncivitanojn kaj lauxeble la gazetaron kaj la ceterajn inform-rimedojn. Mi volas doni al vi nur unu ideon uzeblan dum la cxi-jara Ago-Tago: Esperanto estas ilo por konservi la kulturan diversecon en la mondo. Pri la graveco de la pluteno de kultura diverseco konsentis cxiuj landoj en la mondo, kiuj aprobis la dokumenton de Unesko pri tio. Pri tiu sama temo ankaux la cxi-jara Gxenerala Konferenco de Unesko okupigxos, cxar tamen kelkaj homoj, instancoj, landoj volas antauxenigi la malan principon: kulturo kaj lingvoj ankaux estas varo, kaj oni traktu ilin kiel varojn. Esperanto, cxiukaze, ne celas preni la lokon de lokaj kaj naciaj lingvoj, sed gxi helpas por teni ilin vivantaj kaj bonfartaj. Do, kaj se vi vivas kiel mi en malgranda urbo aux vilagxo kaj havas la bonan sxancon senpere renkonti verajn vivantajn, kaj se vi vivas en urbegoj kaj cxefe antaux via ekrano en la reta mondo, vi povas multege kontribui al la Ago-Tago per disinformado pri Esperanto kaj pri la ideo de lingva kaj kultura diverseco pere de tiu mirinda komunikilo, kiu estas la reto. Ne gravas la medio, en kiu vi vivas, cxiu medio estas grava por Esperanto. Bonan Ago-Tagon al cxiuj, kaj cxefe al tiuj, kies ago-tagoj cxiujare estas 365 (366 en la superjaroj). Amike Renato Corsetti Universala Esperanto-Asocio --- fonto: "Ret-Info" http://www.eventoj.hu -------------------------------------------------------------------- Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO -- Senpaga en 2005! -- Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu --------------------------------------------------------------------
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest |
7 oktober 2005, 18:50 | #17 |
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
Ook van de FEL zijn nu E-o berichten te krijgen
Ziehier een bericht zojuist binnengelopen betreffende de open deur dag van het UEA hoofdkantoor te Rotterdam :
26 novembro - malferma tago de UEA [img][/img] [img][/img] JUBILEO DE LA CENTRA OFICEJO KIEL TEMO EN LA MALFERMA TAGO Antaux 50 jaroj, en novembro 1955, la Centra Oficejo de UEA translokigxis el la apud-Londona vilagxo Heronsgate al la havenmetropolo Roterdamo. Tiun datrevenon atentos la venonta Malferma Tago de la CO, kiu okazos sabaton, la 26-an de novembro. Historiisto Ziko Sikosek prilumos tiam en sia prelego la historion de la cxefaj sidejoj de la monda organizajxo ekde Gxenevo gxis Roterdamo. Li ankaux intervjuos iamajn oficistojn, interalie John Rapley, kiu estis la lasta direktoro en la oficejo en Heronsgate, kaj Victor Sadler, kiu dum du jardekoj laboris en la Roterdama oficejo. Apud historiaj trarigardoj oni ankaux ne forgesos la aktualajn taskojn kaj defiojn de la Asocio, pri kiuj parolos prezidanto Renato Corsetti. Kiel tradicie, la vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantajxojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaux senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La Malferma Tago dauxros de la 10-a gxis la 17-a horo. __________________________________________________ _____________________ ** Praktika demando de la Esperanto-centro en Antverpeno ** (por shpari afrankon): En la esperanto-centro de antverpeno kushas libro-pakajhoj por UEA; kaj che UEA kushas libro-pakajhoj por FEL. Se iu el la chirkauajho de Antverpeno povus kunporti pakajhon AL la Malferma Tago au dum la reenveturo, tio estus granda helpo! Vizitu la centron au kontaktu nin pere de <[email protected]>. KORAN ANTAUDANKON PRO VIA HELPO!! -- La nuna komuniko estis sendita al la membroj de Flandra Esperanto-Ligo. Se vi ne plu deziras ricevi informojn, skribu al [email protected]
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest |
7 oktober 2005, 19:14 | #18 |
Secretaris-Generaal VN
Geregistreerd: 30 april 2002
Locatie: Bankrijk
Berichten: 49.945
|
Misschien kunnen we daar eens een groepsuitstap van maken?
__________________
pri via opinio, ne prelegu.
pri alies opinioj, nepre legu! |
19 oktober 2005, 16:03 | #19 |
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
Groepsuitstap & esperantisten op het net
Een 2mansuitstap noem ik geen groepsuitstap.... het is misschien wel een kans(je) om ook Noorddietslanders te ontmoeten ofwel ook bij de UEA ofwel "en marge" - kiel vi pensas ?
De vraag over het wijd en zijd verbreid zijn van E-o krijgt een plezierig aanschijn dank zij volgend bericht (ik heb die figuur in Vilnius ontmoet & het is ne plezante gast) Onderwerp: ret-info: Kiom da esperantistoj en ICQ? [IMG][/IMG] [IMG][/IMG] Iom mallongigitaj fragmentoj de pluraj artikoloj de Andrej Grigorjevskij en diversaj listoj: Mi provis trovi iun esperantiston en ICQ. La sercxo laux la nomo kaj ordinara kromnomo ne helpis. Tiukaze mi sercxis laux la lingvo - Esperanto kaj la lando Rusio. Jen tiam, pensis mi, eblos trarigardi kaj eble konjekti... Cxu vi imagu kiom da homoj trovigxis? 7647! Preskaux 8 mil personoj indikis en la parto "lingvoscio", ke ili posedas Esperanton! Ne, mi certe ne kredas... Sed tamen.... Se oni kontrolas la statistikon de tutmonda reto de tujmesagxilo ICQ (http://icq.com) laux la kategorio "Lingvo" - Esperanto, oni ricevas mirindan nombron - 256 041 personoj en la tuta mondo! Ecx inter 300 milionoj da registritaj uzantoj de ICQ tio estas rimarkebla. Esploroj de diverslandaj esperantistoj, kiuj kunpusxigxis kun la fenomeno, montras, ke tre multaj de tiuj "esperantistoj" indikis la lingvon nur kiel ekzotikan manieron plenigi la malplenan kampon dum registrado. Jxus en rusia diskutlisto aperis rezultoj de enketo, kiun okazigis moskva e-isto Maksim Grisxin. Li prenis hazardan liston de 20 ICQ-anoj, indikintaj E-on kiel posedatan lingvon kaj sendis demandojn al 19 personoj el ili (unu plia montrigxis konata al li movadano), el tiuj 9 respondis - kaj 4 diris, ke iomete scipovas Esperanton. ---------------------------------------------------------------------- Laux tiuj datenoj (4 nauxonoj de 256 mil) do la mesagx-servon ICQ uzas pli ol 113.496 esperantistoj. Tiu cifero povas esti interesa el vidpunkto de diversaj statistikajxoj... L. Szilvasi --- fonto: "Ret-Info" http://www.eventoj.hu -------------------------------------------------------------------- Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO -- Senpaga en 2005! -- Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu -------------------------------------------------------------------- ..
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest |
19 oktober 2005, 16:05 | #20 |
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 juli 2003
Locatie: Antwerpen-Deurne
Berichten: 7.132
|
Dit en nog andere..
bericht kan je eveneens op de "Belgische Politiek - site" vinden
ik blijf daar lustig doorposten.
__________________
Deze gebruikersnaam wordt niet meer benut - maar wel mijn werkelijke naam : Roger Verhiest |