Politics.be Problemen met registreren? Of een verloren wachtwoord? Gelieve een mail te verzenden naar maarten@politics.be met vermelding van je gebruikersnaam.

Ga terug   Politics.be > Debatclub > Links
Registreer FAQForumreglement Ledenlijst Markeer forums als gelezen

Links Dit forum is voorbestemd voor een beperkte groep die wil discussieren rond linkse thema's.
Om deel te nemen aan de discussies moet u zich hier aanmelden.

Antwoord
 
Discussietools
Oud 9 February 2009, 12:47   #1
roger verhiest
Eur. Commissievoorzitter
 
roger verhiest's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 18 November 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.309
Standaard Esperantaj Maldekstruloj

En la diskutoforumo el Yahoo pri la Eŭropa Unio mi trovis interesantaj vidpunktoj el la pli rimarkindaj represantuloj de maldekstraj tendencoj :
mi donas tiaj mesaĝoj en originala versio

Kara k-do ,

En la E- civito mi reprezentas tute sole la maldekstron- la rughan
frakcion.

Por difini la maldekstron mi E-igis primarksisman kurson. ghi estas
legebla en la organo de IKEK " Internaciisto"

la konata sintezo estas la manifesto de komunista partio.

Sed komunistaj partioj en europo tra la historio chiam kverelas kaj
kverelis inter si. ( krome multaj komunistaj partioj estis
persekutitaj kaj malpermesitaj.

La "socia merkatekonomio" estas inventita de kapitalistoj por
konkeri la povon kaj firmigi sian pozicion de reganta sistemo. ghi
ech araogas al si la nomon "sociala"!

hierau mi manifestaciis kontrau la MEF en la urbo davos kontrau la
kapitalismo. ( mi estis sola e- isto krom la e-isto Soros la
spekulisto - fiulo kiu instruis la kapitalistojn regi la tutmondan
krizon)

rugh-gefrate d.rooke el la e- civito

Am 31.01.2009 um 09:23 schrieb J-K Rinaldo el Padova.IT.EU:

> Komence de la nova jaro, mi sxatas listigi lastatempajn gravajn
> politikajn evoluojn:
> 1e - bonsxance plifortigxas la euxropunia sistemo je "socia
> merkatekonomio".... laux propono de Angela Merkel...
> kaj tio multon signifas, cxu ne?
> 2e - ankaux la cxina politiko sxajne inspirigxas al bonfartosxtato
> laux
> la exropunia sistemo.
> 3e - en Italio okaziz terura avoluo: ne plu ekzistas en la Parlamento
> nek la radikala maldekstro, nek la socialista maldekstro.
> La maldekstro estas parte reprezentata ene de la maldekstr-centra
> "Demokrata Partio", laux la Usona sistemo.
> Estus tre interese ekzamenti la stato de la "radikala maldekstro"
> kaj de la "socialista maldekstro en ceteraj EU-landoj.
>
> Mi persone forte sopiras al kunagado de la maldekstro, kaj radikala
> kaj
> socialista.
> J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
>
__________________


Tempo toleras
sed vero aperas
roger verhiest is offline   Met citaat antwoorden
Oud 9 February 2009, 13:34   #2
Pelgrim
Secretaris-Generaal VN
 
Pelgrim's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 30 April 2002
Locatie: Bankrijk
Berichten: 49.997
Standaard

buiten jij en ik zal niemand hier dat begrijpen hoor.
Pelgrim is offline   Met citaat antwoorden
Oud 9 February 2009, 15:08   #3
AdrianHealey
Secretaris-Generaal VN
 
AdrianHealey's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 28 November 2006
Locatie: Antwerpen Stadstaat
Berichten: 28.335
Standaard

Oh, ik tel al niet meer mee.

__________________
Citaat:
Oorspronkelijk geplaatst door Avicenna
"Anyone who denies the law of non-contradiction should be beaten and burned until he admits that to be beaten is not the same as not to be beaten, and to be burned is not the same as not to be burned."
AdrianHealey is offline   Met citaat antwoorden
Oud 9 February 2009, 15:49   #4
Pelgrim
Secretaris-Generaal VN
 
Pelgrim's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 30 April 2002
Locatie: Bankrijk
Berichten: 49.997
Standaard

ah en gij verstaat dat?
Pelgrim is offline   Met citaat antwoorden
Oud 9 February 2009, 15:59   #5
AdrianHealey
Secretaris-Generaal VN
 
AdrianHealey's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 28 November 2006
Locatie: Antwerpen Stadstaat
Berichten: 28.335
Standaard

Afhankelijk van hoe je 'begrijpen' interpreteert, zou ik ja zeggen, ja.

(Ik kan een basis esperanto.)
__________________
Citaat:
Oorspronkelijk geplaatst door Avicenna
"Anyone who denies the law of non-contradiction should be beaten and burned until he admits that to be beaten is not the same as not to be beaten, and to be burned is not the same as not to be burned."
AdrianHealey is offline   Met citaat antwoorden
Oud 9 February 2009, 17:04   #6
Pølle
Minister-President
 
Pølle's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 21 March 2007
Berichten: 4.431
Standaard

Maar de inhoud ervan is dan weer absoluut niks voor Adrian .
En ach, iedereen kan er wel iéts uit opmaken denk ik zo.
Pølle is offline   Met citaat antwoorden
Oud 9 February 2009, 17:16   #7
AdrianHealey
Secretaris-Generaal VN
 
AdrianHealey's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 28 November 2006
Locatie: Antwerpen Stadstaat
Berichten: 28.335
Standaard

Och; 'k ga ook van dat libertarisme afstappen.

'k word libertijn. Veel toffer.
__________________
Citaat:
Oorspronkelijk geplaatst door Avicenna
"Anyone who denies the law of non-contradiction should be beaten and burned until he admits that to be beaten is not the same as not to be beaten, and to be burned is not the same as not to be burned."
AdrianHealey is offline   Met citaat antwoorden
Oud 9 February 2009, 17:47   #8
roger verhiest
Eur. Commissievoorzitter
 
roger verhiest's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 18 November 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.309
Standaard

Citaat:
Oorspronkelijk geplaatst door Pelgrim Bekijk bericht
buiten jij en ik zal niemand hier dat begrijpen hoor.
Nigravidulo ! Pesimisto !

Mi demandas : kiam da Esperantistoj, kiam da forumanoj (ne- Esperantistoj)
eblas kompreniĝi tio diskuto inter svislandana komunisto kaj italo socialdemokrato. La interkompreno estas la unua paŝo provata la nekredulinoj
la taŭgecon de la lingvo...

Kiel nia Kamarado Dieter Rooke skribis mem :
( mi estis sola e- isto krom la e-isto Soros la
spekulisto - fiulo kiu instruis la kapitalistojn regi la tutmondan
krizon)


Nia (Esperantsta, maldeksteruloj) Forta estas universalan komunikadon inter diversaj popoloj !
__________________


Tempo toleras
sed vero aperas
roger verhiest is offline   Met citaat antwoorden
Oud 1 August 2010, 12:02   #9
roger verhiest
Eur. Commissievoorzitter
 
roger verhiest's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 18 November 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.309
Standaard

Voor de enkele maldekstraj forumanoj (linkse forummers)
volgend bericht :

Kapitalo, La, Unua volumo. Libro I. Karlo Markso, Politiko, MAS, 2010. La ĉapitroj 10-13
de "La produktadprocezo de la kapitalo" - la unua libro de la plej grava verko de Marx,
kies influoj senteblas ĝis hodiaŭ. Prezo: 18.00 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo:

http://katalogo.uea.org?inf=8457

Vertaling inhoudsomschrijving

pas verschenen "Das Kapital" in E-o vertaling prijs slechts 18 eurootjes (en indien je 3 exemplaren bestelt krijg je nog een korting !)

url van het centrale kantoor van UEA ; waarschijnlijk is het boekje ook te krijgen bij FEL
Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen
__________________


Tempo toleras
sed vero aperas
roger verhiest is offline   Met citaat antwoorden
Oud 2 August 2010, 07:52   #10
Wisord
Banneling
 
 
Geregistreerd: 5 January 2010
Locatie: Lommel
Berichten: 10.022
Standaard

Waarom zet je er in godsnaam geen vertaling bij als je dit post op een nederlandstalig forum ?? Stupe
Wisord is offline   Met citaat antwoorden
Oud 2 August 2010, 14:52   #11
vavli
Parlementslid
 
vavli's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 21 December 2006
Berichten: 1.915
Standaard

Citaat:
Oorspronkelijk geplaatst door Wisord Bekijk bericht
Waarom zet je er in godsnaam geen vertaling bij als je dit post op een nederlandstalig forum ?? Stupe
Degenen die het niet verstaan hebben sowieso geen boodschap aan een Esperantovertaling
__________________

vavli is offline   Met citaat antwoorden
Oud 28 August 2010, 14:30   #12
roger verhiest
Eur. Commissievoorzitter
 
roger verhiest's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 18 November 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.309
Standaard

Een interessante tekst :

Djémil Kessous
Raŭmismo kaj postmodernismo

Averto

En Sennaciulo (2010, 07/08), mi rapide priskribis la modernan revolucion (aŭ Modernadon), kun ties fulmaj progresoj, ekonomia, demografia, kultura, ktp… ankaŭ kun la paroksismigo de ĉiaspecaj malegalecoj. Ekinta antaŭ du kaj duona jarcentoj, ĝi estas la plej grava evento, kiun la homo iam spertis … Mi ankaŭ elvokis ĝian freŝan kvietiĝon, komenciĝinta en la lasta kvarono de la 20a jarcento (notinde kun la malakcelo de la demografia kaj ekonomia kreskoj).

La Modernado prezentas ankaŭ vastan ideologian superstrukturon, la modernismon, kiu estas kompleksa mondkoncepto, kun ties klerisma, liberalisma au socialisma eroj. La pli freŝa postismo, kiun mi priskribas ĉi-poste, montriĝas same grava ideologia superstrukturo de tiu modernado dum ties malfortiĝanta stadio… ankaŭ kompleksa fenomeno, kvankam interesa… ni provu pli klare vidi…
POSTMODERNISMO, POSTCIONISMO, RAŬMISMO, KTP…
POSTISMAJ IDEOLOGIOJ DE LA MALFORTIĜANTA MODERNADO

Post la Dua Mondmilito okazis la plej favora periodo de la Modernado, glora epoko de la kapitalismo kun ties altiĝo de la profitkvoto (forta sed provizora), ankaŭ kun la "fordisma kompromiso", kiu kreskigis la mezajn klasojn en la riĉaj landoj de la Centro. Sekve de ĝi, dum la lasta kvarono de la 20a jarcento, pli precize ekde la nafta krizo de 1973, du grandaj signoj de malfortiĝo de la homa progreso, kaj do de la moderna revolucio, montriĝis : la progresiva malakcelo de ambaŭ tutmondaj kreskoj, ekonomia kaj demografia. Malgraŭ la konverto de kreskanta kvanto de landoj al la liberala sistemo, malgraŭ ilia traŭmata integriĝo en la tutmonda merkato (vd. Naomi Klein, "La ŝokdoktrino, kresko de ruiniga kapitalismo", 2007), malgraŭ la daŭrigo de la tekno-scienca progreso, tiu malakcelo pli kaj pli montriĝis (pri kio ĉiuj homoj, aŭ preskaŭ, devas ĝojegi).

Eĉ iom antaŭ la komenco de tiu malfortiĝo, ekmontriĝis ideologio karakteriza al la fina periodo de la moderna revolucio : la postismo. Tiun ideologion oni povas retrovi en la samcelaj raportoj rilate al la "fino de ideologioj" (Bell, 1960), la "fino de la politiko" (same), la "fino de l’ historio" laŭ ĝia usona versio (Kojève, 1968, Fukuyama, 1989), la "post-industria socio" (Touraine, 1969, Bell, 1973), la "postmoderno" (Lyotard, 1978), la Esperanta raŭmismo (ekde la manifesto de 1980) kaj finfine en la "postcionismo" (Ŝlomo Sand, 2008). Mi rapide resumos la genezon de tiu ideologio antaŭ ol ekzameni pli atente, iun el ĝiaj komponantoj.

En 1960, la usona sociologo Daniel Bell publikigis verkon La Fino de Ideologio. Ĝia subtitolo, la elĉerpo de politikaj ideoj en la 1950aj jaroj, eksplicite difinis la enhavon. La aŭtoro, meze de la glora periodo, kiu sekvas la Duan Mondmiliton, vidis en sia lando la finon de sociaj klasoj, de radikalaj alfrontoj, de paroksismaj, pasiaj, politikaj antagonismoj, la malaperon de la kontestema intelektulo kun la samtempa elstariĝo de politikulo, kiu pli ĉefas ol sia programo, kun lia kapo, kiu pligravas ol siaj entenantaj ideoj. La grandaj diferencoj inter respublikanoj kaj demokratoj komenciĝis malaperi antaŭvidante tion, kio estis okazonta en la aliaj liberalaj demokratioj. Kun tiu socio de la spektaklo, kiun Debord estis baldaŭ trafe analizonta (1967), ekis la erao de la amaskomunikiloj kaj ties fakistoj. Sed jam la pragmatismo (aŭ praktikismo) fariĝis "la fundamenta usona politiko" (vd. Birnbaum, 1975). Kaj la maljuna Eŭropo estis alvokita sekvi tiun movadon origine usona.

Kelkajn jarojn sekve de tiu "post-ideologiismo", montriĝis la korelativa koncepto de "post-industria socio". La sama Daniel Bell (The Coming of Post-Industrial Society, 1973) tiam atingis tiuteme la formalajn konkludojn de la franca sociologo Alain Touraine, kiu jam publikigis la verkon La Postindustria Socio (1969), observante prie la malprogreson de primara kaj sekundara sektoroj de la ekonomio, dediĉitaj al la produktado de materiaj riĉaĵoj, kaj la samtempan kreskon de la terciara dediĉita al servoj kaj aliaj nemateriaj riĉaĵoj.

Jam, komence de la 19a jarcento, Hegel, granda admiranto de la imperiestro Napoleono la Unua, estis imaginta lin aboli la eŭropajn feŭdismojn kaj realigi la finon de la historio. Unu jarcenton kaj duonon poste, tiu malnova hegela posthistoricismo iel renaskiĝis sub sia usona formo. En 1968 la franca filozofo Alexandre Kojève (rusdevena, origina nomo Kojevnikov), spirita patro de la usonaj novkonservativuloj (kun Leo Strauss), starigis interesan tezon : laŭ li la usona vivmaniero (American way of life) estis "la speco de vivo propra al la post-historia periodo, la nuna ĉeesto de Usono en la mondo antaŭmontrante la estonton, ’ĉiaman nuntempon’, de la tuta homaro". Alivorte, Hegelo erarintus nur portempe, proksimume je unu jarcento kaj duono : sekve de ambaŭ mondmilitoj de la 20a jarcento, "la homara avangardo" (uson-eŭropa, atlantika) estus "virte atiginta la finon kaj la celon, nome la veran historifinon". La cetera mondo, la "provincoj de la tutmonda imperio", devis nur "enviciĝi" ; en tiu historia misio la bombaviadiloj B. 52 de la prezidento Lyndon Johnson devis anstataŭi la "grumblulojn" de la napoleona infanterio [1].

Dudek jarojn poste, Francis Fukuyama reaktualigis la tezojn de Kojève per artikolo publikigita en 1989, iom antaŭ la disfalo de la berlina muro kaj la politika kolapso de la orienteŭropaj ŝtatoj. Iomete pli poste, sekve de la granda displitiĝo de la Soveta Imperio de 1992, li pliriĉigis sian teorion per dika libro, La Fino de la Historio kaj la Lasta Homo. Laŭ li, la homa historio – "kohera kaj orientita" – estis kondukonta la plej grandan parton de la homaro al la liberala demokratio, "fina formo de ĉia homa registaro".

Intertempe, dum la 1970aj jaroj, naskiĝis kion oni kutime nomas postmodernismo, unue en artoj, en literaturo (1971, Ihab Hassan, The Dismemberment of Orpheus : Toward a Postmodern Literature), en arkitekturo (1977, Charles Jenck, The Language of Postmodern Architecture), finfine en filozofio kaj sociaj sciencoj kun Jean-François Lyotard kaj ties Kondiĉo postmoderna (1979).

Envere, la postmodernismo konsistigas ege kompleksan movadon, kiun ni baldaŭ ekzamenos pli atenteme. Necesas antaŭe finfini tiun etan retrospektan raporton menciante du pli freŝajn ideologiojn, kiuj partoprenas en tiu ampleksa mondkoncepto : la "raŭmismon" de la Esperanto movado kaj la plej freŝan postcionismon.

En 1905, sekve de la Bulonja kongreso, estis adoptita deklaracio, kiu tiam difinas la esencon de la esperantismo notinde : "penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa". La celoj de tiu esperantisma movado estis klare modernismaj, universalismaj kaj klerismaj. Sepdek kvin jarojn poste, en 1980, junaj esperantistoj kunvenantaj en Raŭmo (urbo de Finlando), publikigis manifeston, en kiu ili eksplicite celas kritiki tiujn "pracelojn" de la Esperanto movado. Tiuj-ĉi, kiuj serĉadis "propran identecon", asertis, ke "la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj". Ilia manifesto difinis la esperantistaron kiel "mem elektitan diasporan lingvan minoritaton". La juna post-esperantismo celis tiel forviŝi la malnovan klasikan esperantismon. Pli poste, en 1998, parto (sed ne la tuto) de tiu "raŭmisma" movado kuniĝis en nova organizo, la "Esperanta Civito". Dum la tradicia Esperanto movado daŭre celis disvastigi sian lingvon "neŭtrale homan", dum la maldekstra Esperanto movado daŭre agadis en SAT, sennacieca asocio celante transpasi, jam per siaj strukturoj, la nuntempan naciisman mondon, la nova Civito komencis funkcii kun strukturoj trakopiitaj el la klasika naciisma sistemo.

Du vortojn, finfine, pri la postcionismo. Respegulante la tutan postismon, kiu konsideras nepreterpasebla realaĵo la modernan mondon kaj ties multoblajn naci-ŝtatojn, la postcionismo celas finfini la klasikan cionisman tradicion kun ties teorio de la ĉiam endanĝerigita juda ŝtato. Ĝi konsideras la israelan naci-ŝtaton realaĵo definitive starigita, nepreterpasebla : tiam la tradicia cionismo, juda naciismo, malaperas por forlasi la lokon al la israela naciismo. Ŝlomo Sand, elstara israela historiisto al kiu oni ŝuldas la malkonstruon de la mito pri la "juda popolo", estas grava reprezentanto de tiu movado. Li estas, samtempe, por la duŝtata solvo surbaze de la landlimoj de 1967 (envere du naci-ŝtatoj, je la plej bona kazo, sed tri teritoriaj entoj, kun debatinda statuto rilate al Jerusalemo), kaj kontraŭ la rajto je reiro de la palestinaj rifuĝintoj. Tial ke li ne kontestas la esencajn strukturojn de la klasika ŝtato, tiu historiisto kun, pli ĝenerale, la postcionisma movado en kiu li partoprenas, montriĝas ege ligita al la postismo (oni povas konsulti, interrete en la franca, lian interparoladon kun Pierre Barbancey publikigitan en la komunisma ĵurnalo L’Humanité de la 15a de aprilo 2009).

Oni povas do, provi koncizan difinon de tiu speciala mondkoncepto observante, ke ties diversaj ideologoj iel imagas sin alvenintaj en postmoderna socio jam realigita en la landoj de la triumfanta liberalismo tutmonde ĝeneraliĝonta. Ĉiuj aŭtoroj, kiuj partoprenas en tiu postisma galaksio, eksplicite aŭ ne, konsideras la liberalismon finfina celo de la historio, almenaŭ "la malplej malbona escepte de ĉiuj aliaj". Oni ja ŝatus trovi iun etan mencion rilate al postkapitalisma socio ĉe la postistoj. Estis historio sed ĝi ne plu estas, moke komentus Marx tiuteme… aŭ ĝi estas tuj finiĝonta. Tiel, laŭ Bell, "la fino de ideologioj" estas ĉefe la fino de l’ komunismo, ĝi ankaŭ estas la finvenko de preciza ideologio, la liberalismo.

Envere, la fenomeno, kiun ĉiuj-ĉi aŭtoroj traktis "fino", estas nur lasta kaj senespera provo de akcelo, nur nova antaŭenfuĝo realigita per tiu tuta sistemo devigata antaŭeniri por ne fali. Tiel, en la laŭdire "post-industria" socio, malgraŭ la notinda kresko de la terciara sektoro ĉi-supre observita, oni neniam produktis tiom da varoj (plejofte translokigante ilian fabrikadon) ; malgraŭ la ĝenerala kresko de la produktiveco, oni neniam tiom laboris (en aktivoj plejofte senproduktivaj, burokrataj kaj sterilaj) ; en la laŭdire fino de la politiko, kiu estas prefere degenero, ni estas superŝutitaj per balotismaj polemikoj venantaj de la dekstra au maldekstra flankoj, kiuj sin renkontas kaj alfrontas en kreskanta politika marĉo per tiom da retorikaj paroladoj malbone kaŝantaj la pure materiajn vetaĵojn de tiuj, kiuj partoprenas en iu sensignifa politikisma ludo sub la indiferenta rigardo de kreskanta nombro da personoj ; la balota sindeteno atingas pintojn, notinde en la malriĉaj kvartaloj. Siavice, sangabundaj konfliktoj stampas la "finon de la historio" antaŭviditan de Kojève-Fukuyama ; la centraj ŝtatoj eksportadas ilin al periferio, kiun ili daŭre detruas okaze de tiu murda antaŭenfuĝo…

Enkadre de tiu rapida studo de la postisma ideologio, endas rapide reiri al la postmodernismo, filozofia movado pri kiu la diversaj verkoj montras la saman karakterizaĵon : ian nekompreneblecon, kiu aperas ekde Lyotard, kun komplikega frazeologio, ofte scienceca, konfuze rilatanta al la pritraktita temo kaj malfacile alirebla al la komuna popolo. La postmodernismo signas tie sian disiĝon kun la malnova tradicio de la popola edukado iniciatinta ekde la klerismo. Tiun novan modon denuncis fama trompaĵo muntita de la profesoro Sokal [2].

Tiu obskura karaktero tamen prezentas nur akcesoraĵon, epifenomenon, tial ke ege surprizigajn tezojn montras tiu laŭdire "postmoderna" filozofio. Lyotard (1979), ekzemple, ne plu kredas je la "grandaj rakontoj", kiaj tiuj de "la emancipo de la subjekto racia aŭ laborista, la disvolvo de la riĉeco" (p. 7) aŭ tiu de "la senklasa socio" (malantaŭa kovrilo). La ĝenerala progreso realigita de la homaro, fenomeno prave starigita ekde la klerismaj filozofoj, estas finfinita : tiam venas la socioj al la erao t.n. postindustria, kiam la kulturoj al la erao postmoderna (p. 11).

Oni notu prie gravan kontraŭdiron interne de la postisma movado : la hegela posthistorismo de Kojève-Fukuyama, laŭ kiu la liberala okcidenta socio devas fatale ĝeneraliĝi en la cetera mondo, ne vere kongruas kun la postmoderna filozofio de Lyotard ; tiu lasta, ege fascinata far la ĥaoso kaj la necerteco, ne multe kredas je la historio kohera kaj orientita de Kojève-Fukuyama. Dum tiuj ĉi daŭre sin ligas al iu optimisma tradicio de la klasika modernismo, la postmodernuloj estas senteble influitaj de ia multikulturismo, eĉ de la kultura relativismo laŭ kiu "ĉiuj kulturoj samvaloras".

Kvankam multaj postmodernuloj sincere kontraŭis la kapitalismon antaŭ sia "konverto" (samkiel siaj romantikismaj antaŭuloj cetere), iuj fojfoje evoluis akordiĝante bone kun tiu sistemo (kiam ili ne ludis subtilan duoblan ludon). Baudrillard, kiun oni kutime konsideras postmodernulo, tiel trapasis de eksplicita denunco de la konsumisma liberalismo (La socio de konsumado, 1970) ĝis apologio de la liberala Usono (Ameriko, 1986). Male, Hardt kaj Negri, situiĝantaj ĉe la maldekstra alo de tiu movado, provas malfermi iujn perspektivojn. Oni agnoskos al ili la prian meriton antaŭvidi transpason de la naci-ŝtato.

"La kapitalismo bone fartas" sugestas Hardt kaj Negri (p. 330) antaŭ ol aserti, ke "la modernado finiĝis" (p. 349). Ambaŭ kontraŭdirajn tezojn oni trovas en verko publikigita en la jaro 2000, precize kiam eksplodis la interreta veziko, antaŭ la 11a de septembro 2001, antaŭ la samjara invado de Afganio kaj de Irako (marto 2003), antaŭ la krizo de l’ "subprimes" (aŭtumno 2008). Malgraŭ notinda malakcelo, la kvotoj de la tutmondaj kreskoj, ekonomia kaj demografia, daŭre estis "modernaj". La riĉeco daŭre akumuliĝis ĉe iuj, la mizero ĝeneraliĝis ĉe aliaj, ja pli plimultnombraj. La procesio de la privatigoj, senreglamentoj, malreguligoj kaj aliaj translokigoj daŭre antaŭeniris. Ni devas do disopinii kun tiuj aŭtoroj : la Modernado ne finiĝis, eĉ se kelkaj signoj pensigas, ke ĝi proksimiĝas al sia fino, eĉ se la kapitalismo, kiu ludis fundamentan rolon en tiu fenomeno, neniel ŝajnas bonfarta hodiaŭ.

Do, kvankam la progreso de la produktfortoj, ekde 1973, senteble malakcelis, "la kreskado de la riĉeco" daŭris, malgraŭ kion Lyotard asertis. "Je iu grado de sia disvolviĝo, la materiaj produktfortoj de la socio ekkolozias kontraŭ la proprietrilatojn, sine de kiuj ili ĝistiam moviĝis kaj de kiuj ili estas nur la jura esprimo. Tiuj kondiĉoj, kiuj prezentis hieraŭ formojn de disvolviĝo de la produktfortoj, transformiĝas kiel fortaj bremsoj. Tiam komenciĝas erao de socia revolucio. La ŝanĝon en la ekonomia bazo akompanas pli malpli rapida malordigo en tiu tuta grandega konstruaĵo", skribas Marx (1859). La produktfortoj konsinderinde progresis dum ambaŭ lastaj jarcentoj, okazigante iujn malordigojn bone konatajn. Hodiaŭ, la novaj produktivaj gajnoj realigitaj aspektas ja akcesoraj ; sed la tutrenversoj, kiujn ili okazos, ne tiel finiĝis. Ni koncedos al la postmodernuloj (kaj pli ĝenerale al la postistoj), ke ĝermoj de la estonta socio pli ol iam ĉeestas en la hodiaŭa, kvankam decidigaj ŝanĝoj ankoraŭ ne okazis.

… Ja grandega nebulozo estas tiu galaksio de la postismo ; ni observis ĉi-supre nur kelkajn el ĝiaj ĝeneralaj trajtoj [3].

Envere, malgraŭ tio, kion sugestas ĉiuj-ĉi aŭtoroj, spite al signoj de spirmanko observitaj ĉi-supre, la moderna socio ne kvalite ŝanĝiĝis dum la lastaj jardekoj. Kaj ĉiuj-ĉi – postpolitikistoj, postindustriistoj kaj aliaj postmodernuloj – kiuj jam sin imagas en ia post-historia socio, kiu naskiĝintus kvazaŭ senkonscie (oni ne tro scias precize kiam), kuras antaŭ gravaj senrevigoj.

Djémil Kessous

Bibliografio

- Bell D. (1960) The end of Ideologie. On the exhaustion of political ideas in the fifties, ("La fino de la ideologio, Pri la elĉerpo de politikaj ideoj dum la 1950aj"), The free press of Glencoe, Illinois, USA 1960.
- Birnbaum P. (1975), La fin du politique ("La fino de la politiko", temas pri interesa recenzo, en la franca, farita pri la temo), Seuil.

- Fukuyama F.

* (1989) The End of History ? ("La Fino de la Historio ?"), en usona revuo The National Interest, somero de la menciita jaro.
* (1992) The End of History and The Last Man, New York ("La fino de Historio kaj La Lasta Homo"), The Free Press.

- Hardt & Negri M. & A. (2000), Empire ("Imperio"), Harvard University Press.
- Klein N. (2007), The Shock Doctrine, The Rise of Disaster Capitalism ("La Ŝokdoktrino, La Kresko de Ruiniga Kapitalismo"), Knopf Canada.
- Kojève A. (1947), Introduction à la lecture de Hegel ("Enkonduko al la legado de Hegel") Gallimard, 1947 (la elvokita piednoto estas en reeldonado de 1968, sama eldonisto, mi konsultis la pli freŝan eldonon de 1990).
- Lyotard J.-F. (1979), La condition postmoderne ("La postmoderna kondiĉo"), éditions de Minuit.
- Marx K. (1859), Zur Kritik der politischen Oekonomie ("Pri la kritiko de la ekonomia politiko") Berlin, 1859.
- Sokal A. kaj Bricmont J. (1997) Impostures Intellectuelles ("Intelektaj Trompaĵoj") Odile Jacob.
- Touraine A. (1969), La société post-industrielle ("La post-industria socio"), Denoël.

[1] La ĉi-supre menciita aserto de Kojève laŭdante al la "American way of life", datumanta de 1968, troviĝas en ampleksa noto aldonita al lia kurso de 1933-1939 (poste publikigita en 1947, vd. bibliografion, la cititaj diroj estas en la paĝoj 436-437).

[2] Alan Sokal, profesoro de fiziko en universitato de Nov-Jorko, ridindigis la postmodernulojn per fama trompaĵo. Li sendis tekston tute falsigitan, apokrifan – Transpaŝi la Limojn : Direkte al Transforma Hermeneŭtiko de la Kvantuma Gravito (la enhavo estas tiel freneza kiel la titolo) – al fama usona revuo Social Text, kiu ĝin senprokraste publikigis (n° 46/47, printempo-somero 1996), kvankam tiu miksaĵo estis plenŝtopita per absurdaĵoj kaj aliaj mallogikaĵoj. Sokal celis parodii la pseŭdo-sciencan vortumadon de iuj laŭmodaj francaj aŭtoroj (Lacan, Baudrillard, Derrida, Kristeva, Deleuze, Latour, ktp.), kiujn li eksplicite kritikas kiel postmodernulojn. Kiam la trompaĵo estis malkovrita, tio kompreneble ekigis grandan skandalon. Oni notu, ke la obskura karaktero de la skribado ne estas specife postmoderna afero. Jam Hegel estis malfacile alirebla kaj suferis iujn kritikojn tiuteme. Lin elvokante, Marx, kvankam multe influita de li, konfesis al sia patro esti lacigita de la "groteska kaj rokaĵeca melodio" de lia filozofio (letero de la 10a de novembro 1837). Tamen io montriĝas el lia dialektiko kaj el la matematikaj ekzemploj, kiujn li donas, kio estas malpli evidenta ĉe la postmodernuloj. "Ĉio, kio estas obskura, ne nepre estas profunda", skribas Sokal kaj Bricmont tiuteme (1997, p. 188). Sed tiu faktoro ŝajnas nuntempe ĝeneraliĝi fariĝante obskurantismo proprasence. Oni ja sindemandas ĉu, por esti eldonita hodiaŭ, moderna aŭtoro (do ne nur postmoderna) ne devas esti obskura, kio ofertas la avantaĝon protekti kontraŭ dolorigaj refutoj.

[3] Krom la diferencaj post-modernaj tendencoj ĉi-supre elvokitaj, en la angla paĝo Wikipedia estas ankoraŭ menciitaj, "post-anarkiismo", "post-humanismo", "post-koloniismo" eĉ "post-marksismo". Indas ĉi-tie distingi disde la postismo iujn tendencojn nov-romantikismajn, kiuj montriĝis en la tre riĉa kadro de la marksismo kun la tradicio esence kritika de la skolo de Frankfurto, pli speciale kritika al progreso, kaj eĉ antaŭ tiu lasta kun Georges Sorel kaj ties Elrevigoj far la progreso (1908). La postismo, ekde Daniel Bell kaj male al ĉia romantika tradicio, ĝenerale akceptas la progreson realigitan en la riĉa mondo, kvankam iuj aŭtoroj povas popunkte esti kritikaj al kelkaj el ĝiaj efikoj, kia la dissolvo de la socia ligilo.
Sama rubriko :


puce L. L. Zamenhof sur foto en Dresdeno kaj Hilda Dresen-poemo

puce Kion signifas por mi Esperanto

puce ESPERANTO KIEL KULTURA MONDLINGVO EL VIDPUNKTO DE FRANCA KOMUNISTO

puce La lecionoj de “La danĝera lingvo” : esperantismo, politiko kaj “neŭtraleco”

puce LA IDEOLOGIA STUMBLO INTER SOCIALISMO KAJ (LA) INTERNACIA LINGVO

puce Zamenhof : Per unueco ni pli aŭ malpli frue nepre venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni...

puce Finstudo pri la Federacio de Laboristaj Esperantistoj

puce Raŭmismo kaj postmodernismo



Sennacieca Asocio Tutmonda
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris
__________________


Tempo toleras
sed vero aperas
roger verhiest is offline   Met citaat antwoorden
Oud 10 February 2011, 10:38   #13
roger verhiest
Eur. Commissievoorzitter
 
roger verhiest's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 18 November 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.309
Standaard

# EO. Hiroŝimo : Internacia Virina Tago
Restas nur 10 tagoj por sendi subtenmesaĝojn al la Organiza Komitato de la Internacia Virina Tago ĉe la Hiroŝima Esperanto-Centro :
OSIOKA Taeko : osioka@mua.biglobe.ne.jp

Laŭ informo de ŝia edzo, Masakato, ili ambaŭ tradukis japanen 165 mesaĝojn ĝis la 9a de marto. Malajzio aperas unuafoje en la listo de la landoj depost la ekzisto de tiu memortago en Hiroŝimo.

Kursgvidantoj, ĉu vi proponis al viaj gelernantoj prepari individuajn mesaĝojn por revizii ilin kune kadre de kursoj ? Klub- kaj asoci-estroj, ĉu vi instigis vian membraron skribi ? Ĉiu mesaĝo gravas, eĉ mallonga se ĝi estas trafa, precipe en landoj, kiuj ne aperis ĝis nun en la listo. Ekzemple, en Eŭropo, aperas nur 22 landoj el 47...

Estas multege da eblaj temoj en rilato kun la virina sorto kaj vivkondiĉo tra la mondo, pri formoj de lukto, pri sukcesoj, portretoj de virinoj, pri artikoloj kaj libroj legindaj kaj tradukindaj, ekz. "Laissées pour mortes — Le lynchage des femmes de Hassi Messaoud" pri linĉado de virinoj, abomeninda kontraŭvirina pogromo, en la sud-alĝeria urbo Hassi Messaoud (hasi mesaŭd), kie cento da virinoj estis lasitaj kvazaŭ mortaj fare de 400 ĝis 500 viroj sekve de alvoko de imamo.

Se ĝenas vin blanka paĝo kaj momenta inspiro-manko, mia propra mesaĝo, la 150a, estas legebla en Esperanto kaj franclingva traduko :
(EO) Internacia virina Tago, Hiroŝimo 2011 — Unu memortago, sed laboro por tuta jaro
(FR) Journée Internationale de la Femme, Hiroshima 2011 — Une journée commémorative, mais du travail pour toute une année
Eblas ankaŭ legi :
Portretoj de senlandlimaj virinoj
Parolado de Waris Dirie — Floro de la dezerto — ĉe Unuiĝintaj Nacioj.
Hiroŝimo 2010 : Internacia Virina Tago (raporto)
Mia mesaĝo por la IVT 2010 : (FR) (EO)
---
# FR. Hiroshima : Journée Internationale de la Femme
Il ne reste que 10 jours pour envoyer des messages de soutien au Comité d'Organisation de la Journée Internationale de la Femme au Centre d'Espéranto d'Hiroshima :
OSIOKA Taeko : osioka@mua.biglobe.ne.jp

D'après son mari, Masakato, ils ont tous deux traduit 165 messages jusqu'au 9 mars. La Malaisie apparaît pour la première fois dans la liste des pays depuis que cette journée commémorative existe à Hiroshima.

Animateurs de cours, avez-vous proposé à vos élèves de préparer des messages individuels à réviser ensemble dans le cadre de vos cours ? Animateurs de clubs et d'associations, avez-vous invité vos membres à écrire ? Tout message est important, même bref s'il est pertinent, surtout de pays qui ne sont pas apparus jusqu'à maintenant dans la liste.

Il y a une multitude de thèmes possibles en rapport avec le sort et les conditions de vie de la femme à travers la monde, sur des formes de lutte, sur des succès, des portraits de femmes, sur des articles et des livres qui méritent d'être lus ou traduits, par exemple "Laissées pour mortes — Le lynchage des femmes de Hassi Messaoud" sur un lynchage de femmes, un abominable pogrom anti-femmes dans la ville sud-algérienne Hassi Messaoud où, suite à un appel d'un immam, une centaine de femmes ont été laissées pour mortes par 400 à 500 hommes.

Si vous êtes gêné(e) par une page blanche, ou par un manque momentané d'inspiration, mon propre message peut être lu en espéranto et en traduction française :
(EO) Internacia virina Tago, Hiroŝimo 2011 — Unu memortago, sed laboro por tuta jaro
(FR) Journée Internationale de la Femme, Hiroshima 2011 — Une journée commémorative, mais du travail pour toute une année
Il est possible de lire aussi :
Portraits de femmes sans frontières
(EO) Parolado de Waris Dirie — Floro de la dezerto — ĉe Unuiĝintaj Nacioj.
Mon message pour la JIF 2010 (FR) (EO)
(FR) Hiroshima : Rapport sur le soutien international à la Journée des femmes pour la Paix

## (EO) Internacia Virina Tago : seslingva poŝtkarto
Iniciate de TAKE-Esperanto Wintzenheim (FR, s-ro Michel Basso), kunlabore kun la Esperanto-Grupo de Pordenone (IT), Hiroŝimo (JP) kaj Suceava (RO) seslingva poŝtkarto estis eldonita por la Internacia Tago de Virino 2011.
Artistino : Ioana Bodale (Rumanio).
Eldonkvanto 500.
300 iros al Hiroshima, 50 al Rumanio, 50 al TAKE, 100 al UEA/ SAT/ Espéranto-France-Est.
"Internacia Virina Tago" aperas ankaŭ en JP, RO, IT, FR, EN.
Ĝi estas videbla ĉe : http://www.ipernity.com/doc/32119/album/223945

---
## (FR) Journée Internationale de la Femme : carte postale en six langues
A l'initiative de TAKE-Esperanto Wintzenheim (FR, Michel Basso) en collaboration avec les groupes d'espéranto de Pordenone (Italie), Hiroshima (Japon), et Suceava (Roumanie), une carte postale en six langues a été éditée à l'occasion de la Journée Internationale de la Femme 2011.
Artiste : Ioana Bodale (Roumanie).
Tirage : 500.
300 iront à Hiroshima, 50 en Roumanie, 50 à TAKE, 100 à UEA/ SAT/ Espéranto-France-Est.
"Internacia Virina Tago" apparaît aussi en JP, RO, IT, FR, EN.
Elle peut être vue sur : http://www.ipernity.com/doc/32119/album/223945

### EO "Indignez-vous !" (Vi indignu !)
A l'initiative de Francis Bernard (Esperanto-Info), une équipe traduit le petit livre de 32 pages de Stéphane Essel [stefan esel] "Indignez-vous !" (Vi indignu !)
Kunlaborantoj por tradukado kaj reviziado estos bonvenaj.
FR-Vidoo + teksto : "Les vœux de résistance de Stéphane Hessel" (La bondeziroj pri rezistado de Stéphane Hessel
### FR "Indignez-vous !"
A l'initiative de Francis Bernard (Esperanto-Info), une équipe traduit le petit livre de 32 pages de Stéphane Essel "Indignez-vous !"
FR-Vidéo + texte "Les vœux de résistance de Stéphane Hessel".

#### EO. Programado
Interesiĝantoj pri programado povas interŝanĝi ideojn kaj spertojn, plani projektojn, i.a. tradukojn de programoj, en forumo "programistoj.net", kiun kreis kaj administras Vilius Normantas (Laŭ informo de Ret-Info, Budapeŝto).
#### FR. Programmation
Les personnes intéressées par la programmation peuvent échanger, en espéranto, des idées et des expériences, planifier des projets, entre autres des traductions de logiciels, sur le forum "programistoj.net", kiun kreis kaj administras Vilius Normantas (D'après une information de Ret-Info, Budapest).
##### EO. Café Espéranto Paris
Venonta rendevuo por la 19a Pariza Esperanto-Kafejo
La merkredon 23an de februaro ekde la 20a horo

Café "Le SOLEIL de la BUTTE"
32 rue Muller - 75018 Paris
Metrostacioj : Chateau Rouge aŭ Anvers
Senpaga* kafkoncerto kun partopreno de la pianisto kaj kantisto "GIJOM" (Guillaume Armide)

Nova blogo de la Pariza Esperanto-Kafejo kun informoj pri pasintaj kaj estontaj kafejoj : http://cafe-esperanto.blogspot.com/
Afiŝo elŝutebla
Pariza Esperanto-Kafejo ĉe FaceBook
Gijom Armid ĉe Youtube.
Gijom Armide ĉe Ipernity

* Tamen ĉiu pagu sian trinkaĵon aŭ/kaj manĝaĵon...
##### FR. Café Espéranto Paris
Prochain rendez-vous pour le 19e Café Espéranto Paris
Pour parler en espéranto, « essayer » de parler, apprendre des notions de base auprès d'espérantophones de tous niveaux, s'informer et informer les autres (pour ceux qui s'y connaissent) à propos de l'espéranto, feuilleter des publications diverses et montrer celles qu'on possède soi-même, enfin se distraire et boire un pot convivialement...
Le mercredi 23 février à partir de 20 h.

Café "Le SOLEIL de la BUTTE"
32 rue Muller - 75018 Paris
Métros : Chateau Rouge ou Anvers
Café Concert gratuit* avec participation du pianiste et chanteur "GIJOM" (Guillaume Armide)
Nouveau blog du Pariza Esperanto-Kafejo avec informations sur les cafés passés et à venir : http://cafe-esperanto.blogspot.com/
Affiche téléchargeable
Pariza Esperanto-Kafejo sur FaceBook
Gijom Armid sur Youtube.
Gijom Armide sur Ipernity
__________________


Tempo toleras
sed vero aperas
roger verhiest is offline   Met citaat antwoorden
Oud 29 November 2012, 11:49   #14
roger verhiest
Eur. Commissievoorzitter
 
roger verhiest's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 18 November 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.309
Standaard Fries

Europese talen & volkeren :

Noord-Fries (tegen de noordzee en de deense grens in Duitsland)

https://www.youtube.com/watch?v=MRXoCixqyk8
__________________


Tempo toleras
sed vero aperas

Laatst gewijzigd door roger verhiest : 29 November 2012 om 11:49.
roger verhiest is offline   Met citaat antwoorden
Oud 2 December 2012, 13:39   #15
roger verhiest
Eur. Commissievoorzitter
 
roger verhiest's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 18 November 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.309
Standaard

Tussenkomst van het UEA op de VN conferentie in Genève over minderheidstalen
in het Esperanto en vertaald in het spoaans (één van de officiële werktalen van de VN)

http://www.linguistic-rights.org/son...ovembro-28.mp3
__________________


Tempo toleras
sed vero aperas
roger verhiest is offline   Met citaat antwoorden
Oud 17 December 2012, 10:35   #16
Koenraad Noël
Banneling
 
 
Geregistreerd: 4 April 2012
Berichten: 7.395
Standaard

Roger, is er nu eigenlijk al eens werk gemaakt van genderneutraliteit in het Esperanto? En die ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ en ŭ, dat is m.i. de tweede grote fout, een ideaal alfabet dient liever simpeler te zijn. Kunnen ze die niet vervangen door digrafen? Of moet ik daarvoor liever bij één van de Esperantido's zijn?

Laatst gewijzigd door Koenraad Noël : 17 December 2012 om 10:36.
Koenraad Noël is offline   Met citaat antwoorden
Antwoord


Discussietools

Regels voor berichten
Je mag niet nieuwe discussies starten
Je mag niet reageren op berichten
Je mag niet bijlagen versturen
Je mag niet jouw berichten bewerken

vB-code is Aan
Smileys zijn Aan
[IMG]-code is Aan
HTML-code is Uit
Forumnavigatie


Alle tijden zijn GMT +1. Het is nu 19:57.


Forumsoftware: vBulletin®
Copyright ©2000 - 2017, Jelsoft Enterprises Ltd.
Content copyright ©2002 - 2016, Politics.be