![]() |
UEA : Irina Bokova kalkulas pri subteno de UEA
La nova gxenerala direktoro de Unesko, la bulgara diplomato s-ino Irina Bokova sendis dankleteron al UEA pro la gratuloj, kiujn flanke de UEA prezidanto Probal Dasgupta direktis al sxi okaze de sxia elekto al la grava ofico. "La konfido montrita de vi al mi estos valora fonto de kuragxigo en mia klopodado antauxenigi, per konkretaj agoj, la idealojn kaj celojn entenatajn en la Konstitucio de Unesko", sxi skribis.
Al sia letero s-ino Bokova aldonis la tekston de sia parolado en la ceremonio, en kiu sxi estis enoficigita. En la parolado sxi prezentis sian vizion pri la rolo de Unesko kaj pri gxia agado por respondi al la defioj kiujn gxi alfrontas. "Cxe la akcepto de miaj devoj mi estas plej dankema sciante, ke mi povas kalkuli pri via subteno kaj pri dauxra partnereco kun Universala Esperanto-Asocio. Miaflanke mi povas certigi vin, ke mi faros mian plejeblon por plu akceli la eksterordinaran kunlaboron, kiun Unesko gxuas kun via Organizajxo." La letero de s-ino Bokova estis datita la 9-an de decembro. Tiu dato situas inter la datrevenoj de du mejlosxtonaj eventoj okazintaja antaux 55 jaroj: la 8-an de decembro 1954 Unesko starigis konsultajn rilatojn kun UEA kaj la 10-an de decembro 1954 gxia 4-a Gxenerala Konferenco en Montevideo adoptis la faman rezolucion pri Esperanto. ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu Bron: politics.be |
Alle tijden zijn GMT +1. Het is nu 21:56. |
Forumsoftware: vBulletin®
Copyright ©2000 - 2025, Jelsoft Enterprises Ltd.
Content copyright ©2002 - 2020, Politics.be