Politics.be

Politics.be (https://forum.politics.be/index.php)
-   Buitenland (https://forum.politics.be/forumdisplay.php?f=65)
-   -   Vide el Bruselo (https://forum.politics.be/showthread.php?t=53260)

1handclapping 5 juli 2006 08:45

Vide el Bruselo
 
.. gezien vanuit Brussel. Standpunten van Daffydd ap Fergus
geplubliceerd in "La Ondo de Esperanto" (De Esperantogolf)
Schrijver is lid van het Esperanto/EU lobbykantoor in Brussel
(artikels mogen gereproduceerd worden mits bronvermelding)


Ĉio farita angle

La Eŭropa Komisiono (EK) lanĉis la 12an de julio publikan aŭskultadon pri la estonta eŭrop-unia patentpolitiko. Ne sonas tre interese, krom se vi hazarde interesiĝas pri libera softvaro. Tamen ekde dek jaroj Eŭropo strebas al nova strukturo kaj reguloj por patentoj.

Ekde 2000 EK provas starigi sistemon laŭ kiu tuteŭropa patento eblos. Tamen ĉefe Germanio kaj Francio ankoraŭ rifuzas akcepti la proponon de la Komisiono, ke ĉiuj patentoj — pro simpleco — estu faritaj angle. Nuntempe firmaoj devas pagi por la tradukado de la patento al ĉiuj koncernaj lingvoj.

“Bonaj intelekt-havaĵaj reguloj estas esencaj. Instigante kreadon kaj sukcesan evoluigon de novaj produktoj, patentoj helpas ekonomian kreskon kaj kreas laborlokojn. Ni daŭrigas sur la vojo al Komunuma Patento”, — diris Charlie McCreevy, EKano pri la Interna Merkato.
Laŭ McCreevy, apogita de aro da grandaj firmaoj, Eŭropo ne povos konkurenci kun aziaj landoj kiel Ĉinio, Japanio kaj Koreo, kaj kun Usono, se ĝi ne havos malpli kostan kaj malpli komplikan patento-regularon. En 2005 nur 63,650 patento-petoj estis faritaj, multe malpli ol en Japanio kaj Usono.
“Eŭropaj firmaoj ankoraŭ hodiaŭ uzas la patentsistemon malpli ofte ol iliaj konkurenculoj en Usono kaj Japanio. Kaj plie, la uzado ankaŭ multe diferencas en diversaj eŭropaj ŝtatoj”, — diris Alain Pompidou, prezidanto de la Eŭropa Patenta Oficejo (EPO). Pro tio, la sistema uzado de patentoj estas grava por protekti teĥnikajn novaĵojn.
“EPO volas permesi al firmaoj traduki nur al unu — kaj ne al ĉiuj — el la tri oficialaj lingvoj: la angla, la franca aŭ la germana. Tia akordo pri lingvoj efektive duonigus la traduk-kostojn por eŭropaj patentoj kaj ŝparos al eŭropaj firmaoj ĝis 500 milionoj da eŭroj jare”, — diras la prezidanto de EPO, Pompidou.
La batalo por defendi sian lingvon kiel “lingvon de scienco” ne multe progresis dum la lastaj jaroj. Siatempe nederlanda politikisto Frits Bolkestein, estante EKano respondeca pri la eŭropaj patentoj, furiozis pri la “naciismo” kaj “egoismo” de Eŭropaj registaroj, kiuj ankoraŭ protektas siajn proprajn lingvojn. “Ni ne multe progresas, — li bedaŭras, — la problemo estis lingva”.
Siavice germanaj politikistoj akuzas siajn kolegojn en Italio, Hispanio kaj Portugalo pri egoismo por defendado de siaj lingvoj. Tiel la germanoj dubigas la provon sekurigi profitan komercon por hispanaj kaj portugalaj agentejoj, kiuj ankoraŭ faretas eŭropajn patentojn por latinamerikaj firmaoj.
Aliflanke, la oficialan starpunkton de la registaro de ŝia Majesto Elizabeta II klarigas, evidente tute neoficiale, angla diplomato: “Ni ĉiam lasas al la eŭropanoj mem diskuti pri lingvaj problemoj”.
Dafydd ap Fergus
La Ondo de Esperanto. 2006. №7 (141) Ĉe represo bonvolu indiki la fonton.

Al la ĉefa enirpaĝo | Indekso de “Vide el Bruselo” Aangezien ik om evenidente redenen jullie graag met de originele tekst laat worstelen, ben ik wel bereid na een PMetje een vertaling te geven van gedeelten of zelfs de komplete tekst in het Nederlands of een andere taal die ik min of meer beheers.

Pelgrim 7 juli 2006 11:36

Citaat:

Ekde 2000 EK provas starigi sistemon laŭ kiu tuteŭropa patento eblos. Tamen ĉefe Germanio kaj Francio ankoraŭ rifuzas akcepti la proponon de la Komisiono, ke ĉiuj patentoj — pro simpleco — estu faritaj angle. Nuntempe firmaoj devas pagi por la tradukado de la patento al ĉiuj koncernaj lingvoj.
Typisch voor een neoliberale superstaat uiteraard dat ze een imperialistische 'wereldtaal' favoriseren boven de volkstalen. Frankrijk en Duitsland hebben groot gelijk.
Ze mogen trouwens heel het concept 'patenten' op zich afvoeren.

Citaat:

“Bonaj intelekt-havaĵaj reguloj estas esencaj.
ja: schaf ze af!

Citaat:

Instigante kreadon kaj sukcesan evoluigon de novaj produktoj, patentoj helpas ekonomian kreskon kaj kreas laborlokojn.
Esperanto is ontwikkeld dankzij de gehele afwezigheid van patenten en auteursrechten!

Citaat:

Laŭ McCreevy, apogita de aro da grandaj firmaoj, Eŭropo ne povos konkurenci kun aziaj landoj kiel Ĉinio, Japanio kaj Koreo, kaj kun Usono, se ĝi ne havos malpli kostan kaj malpli komplikan patento-regularon.
blablabla. Als de Esperantisten nu maar niet gaan beginnen meehuilen met dat neoliberale fabeltje over de concurrentie... :roll:

Citaat:

La batalo por defendi sian lingvon kiel “lingvon de scienco” ne multe progresis dum la lastaj jaroj. Siatempe nederlanda politikisto Frits Bolkestein, estante EKano respondeca pri la eŭropaj patentoj, furiozis pri la “naciismo” kaj “egoismo” de Eŭropaj registaroj, kiuj ankoraŭ protektas siajn proprajn lingvojn. “Ni ne multe progresas, — li bedaŭras, — la problemo estis lingva”.
we hebben het hier over Bolkestein.
Fritz-laat-ons-van-europa-een-continentale-supermarkt-maken-Bolkestein.
Fritz-eerst-het-geld-Bolkestein.
Fritz-totale-uitverkoop-Bolkestein.
Fritz-aartsvijand-van-alles-waar-esperanto-voor-staat-Bolkestein.


Alle tijden zijn GMT +1. Het is nu 16:48.

Forumsoftware: vBulletin®
Copyright ©2000 - 2025, Jelsoft Enterprises Ltd.
Content copyright ©2002 - 2020, Politics.be