Politics.be Registreren kan je hier.
Problemen met registreren of reageren op de berichten?
Een verloren wachtwoord?
Gelieve een mail te zenden naar [email protected] met vermelding van je gebruikersnaam.

Ga terug   Politics.be > Debatclub > Links
Registreer FAQForumreglement Ledenlijst

Links Dit forum is voorbestemd voor een beperkte groep die wil discussieren rond linkse thema's.
Om deel te nemen aan de discussies moet u zich hier aanmelden.

Antwoord
 
Discussietools
Oud 30 april 2008, 11:06   #1
roger verhiest
Eur. Commissievoorzitter
 
roger verhiest's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
Standaard 1 mei boodschap van SAT-Amikaro

En 1906, en la nordfrancia urbo Amiens, konstatinte ke la barilo de la lingvoj starigis gravegan malhelpon al la emancipiĝo de la laborista mondo, la kongreso de la sindikato CGT (Confédération Générale du Travail = Ĝenerala Konfederacio de la Laboro), kiu havis tiam 200 000 membrojn en Francio, voĉdonis rekomendon kaj alvokon por ke la laboristaj sindikatoj kaj aktivuloj disvastigu la studadon kaj praktikadon de la Internacia Lingvo Esperanto kaj malfermu, ĉie kie tio estis ebla, vesperkursojn por la laboristoj.

En 1910, D-ro L.-L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, skribis al la germana gazeto “Der Arbeiter Esperantist” (La Laborista Esperantisto) : “Eble por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian gravecon, kiel por la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli aŭ malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero. La laboristoj ne sole spertos la utilon de Esperanto, sed ili ankaŭ pli ol aliaj sentos la esencon kaj ideon de la esperantismo.”

En 1921, okaze de la Universala Kongreso okazinta en Prago, la vicsekretario de la Ligo de Nacioj, Inazô Nitobe, tre fama japana figuro, eĉ ekster sia lando, talenta uzanto de la angla, povis observi la funkciadon de Esperanto en la rolo de internacia lingvo : "Dum la riĉuloj kaj kleruloj ĝuas beletron kaj sciencajn traktaĵojn en la originalo, la malriĉuloj kaj humiluloj utiligas Esperanton kiel 'lingua franca' por sia opini-interŝanĝo. Esperanto pro tio iĝas motoro de internacia demokratio kaj de forta kunligo. Necesas preni en konsideron tiun ĉi interesiĝon de la amasoj en racia kaj favora spirito, kiam oni studas tiun ĉi demandon de komuna lingvo."

Ankaŭ en 1921, kadre de tiu sama kongreso, fondiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu estis jam tiutempe formo de sennacieca socia forumo kum komuna laborlingvo pli facile regebla por iu ajn popolo ol iu ajn nacia aŭ etna lingvo.

En 1922, Lord Edgar Robert Cecil (1864-1958), Anglo, estonta Nobel-pacpremiito (1937), admonis la Komisionon pri Intelekta Kooperado de la Ligo de Nacioj "memori ke monda lingvo ne estas bezonata nur de intelektuloj sed antaŭ ĉio de la popoloj mem". Tio estis en la tempo (1921-1922) kiam la franca registaro fortege kontraŭstaris al Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj kaj ankaŭ sendis trupojn por okupacii la germanan industrian Rurbasenon, tiel kontribuante al la popularigo de la ekstremisto Adolf Hitler kiu aspektis tiel en sia lando kiel la vera defendanto de la interesoj de la popolo.

Pli ol cent jaroj poste, en 2008, la lingva obstaklo plue malhelpas la dialogon, la solidarecon kaj la komunan serĉadon de homecaj solvoj inter la viktimoj de nun superreganta politika-ekonomia sistemo fundamente maljusta, eĉ malhonesta kaj malmorala, kiu estas la gangreno de la homaro. En la momento kiam oni parolas pri "justeco", NACIA lingvo inside kaj maljuste instaliĝas en la rolo de INTERNACIA lingvo, tiel kontribuante al pliprofundigo de la abismo inter ekstrema riĉeco kaj ekstrema malriĉeco.

Oni pli kaj pli parolas pri "justa komerco", sed ne malpli gravas la lingva justeco. Oni scias ke eta minoritato posedas plej grandan parton el la riĉaĵoj de la tuta mondo, sed en konferencoj kie la angla estas la ununura laborlingvo, denaskaj anglalingvanoj plej ofte, plej longtempe kaj plej lerte povas interveni por trudi per ĝi sian vidpunkton : "En kunveno, kion oni bezonas, tio estas la cerbo de la homoj. Se vi devigas ilin paroli angle, la Anglo-Usonanoj alvenas kun 100 procento el siaj kapabloj, la homoj kiuj parolas tre bone kun 50% kaj la plimulto kun 10%. Kiam oni volas ŝajnigi sin Anglo-Usonanoj, oni ne miru ke la gajnantoj estas la Anglo-Usonanoj". Tiel esprimiĝis s-ro Jean-François Derecque, ĝenerala direktoro de la multnacia farmacia entrepreno Sanofi-Aventis ("L'Expansion", nov. 2004) . En 2001, post dujara uzo de la angla kiel interrilata lingvo inter Renault kaj la japana firmao Toyota, s-ro Louis Schweitzer, ĝenerala direktoro de la aŭtomobila firmao Renault, deklaris al Agence France Presse (AFP, la ĉefa franca informagentejo) : "La lingvo estis malfacilaĵo iom supera al tio pri kio ni pensis. Ni elektis la anglan kiel lingvon de la alianco sed tio montriĝis kiel malhelpo kun ambaŭflanka reduktita rendimento."

Se la angla montriĝas tiel netaŭga eĉ por estraranoj kaj kadroj de multnaciaj firmaoj, ĉu estas realisme kredi ke ĝi povas efiki je la servo de sennacieca interpopola solidareco kaj batalo por justeco inter homoj kiuj ne havis la privilegion longtempe studi?

En internacia lingva komunikado, elektenda estas la lingvo de efikeco : Esperanto.
----

Een beetje vertaling om op weg te helpen :

In 1906 in de Noordfranse stad Amiens stelde men vast dat de taalbarrière een blijvende hinderplaal vormt op weg naar de emancipatie van de werkende klasse in de wereld, het congres van de vakbond CGT, die toen 200.000 leden telde in Frankrijk nam een resolutie aan om de syndicalisten en militanten de
studie van het Esperanto te doen propageren en waar mogelijk avondcursussen in te richten voor de werkmensen.

DR L.L. Zamenhof aan de duitse krant "Der Arbeiter Esperantist"....
De arbeider zal niet enkel het nut van het Esperanto ondervinden, maar mleer nog dan anderen zal hij de essentie van de idee van het Esperanto aanvoelen.

In 1921 merkt Dr Nitobe (Japans vice secretaris van de volkerenbond) op : Terwijl de rijken en geleerden van letterkunde en wetenschappelijke verhandelingen in het origineel kunnen genieten, gebruiken nederigen en armen het Esperanto als "Lingua Franca" om hun meningen uit te wisselen. Esperanto wordt aldus een motor van internationale democratie en sterke samenwerking. Het is noodzakelijk om deze interesse voor de uitwisseling van rationele spiritualiteit in beschouwing te nemen als men de vraag naar een gemeenschappelijke taal bestudeert.

-----

Mijn commentaar

(In het artikel wordt eveneens melding gemaakt van de tegenstand en vervolging van de "zaak"). Inmiddels vloeide er veel water door Rijn en Donau,
de arbeidersbeweging is momenteel internationaal nog maar in een quasi embryonaal syndicalistisch stadium zonder veel gemeenschappelijke actie.
Bloeiende arbeidersbewegingen worden afgeleid door Nationale en zelfs nationalistische doelen. Ogbenschijnlijk is een gedeelkte van het proletariaat "goed geschoold" en in staat om met hun gelijken van andere taalgroepen te communiceren.. maar is dit wel zo ?
__________________


Tempo toleras
sed vero aperas

Laatst gewijzigd door roger verhiest : 30 april 2008 om 11:13.
roger verhiest is offline   Met citaat antwoorden
Antwoord



Regels voor berichten
Je mag niet nieuwe discussies starten
Je mag niet reageren op berichten
Je mag niet bijlagen versturen
Je mag niet jouw berichten bewerken

vB-code is Aan
Smileys zijn Aan
[IMG]-code is Aan
HTML-code is Uit
Forumnavigatie


Alle tijden zijn GMT +1. Het is nu 09:33.


Forumsoftware: vBulletin®
Copyright ©2000 - 2024, Jelsoft Enterprises Ltd.
Content copyright ©2002 - 2020, Politics.be