![]() |
Registreren kan je hier. Problemen met registreren of reageren op de berichten? Een verloren wachtwoord? Gelieve een mail te zenden naar [email protected] met vermelding van je gebruikersnaam. |
|
Registreer | FAQ | Forumreglement | Ledenlijst |
Persmededelingen In dit forum kun je discussiëren over persmededelingen die verschenen zijn op onze portaalsite. Persmededelingen kunnen ons steeds via dit adres worden toegestuurd. |
![]() |
|
Discussietools |
![]() |
#1 |
Redactie
Geregistreerd: 27 november 2004
Berichten: 28.704
|
![]() Antaux 150 jaroj, la 15-an de decembro en 1859, naskigxis Ludoviko Zamenhof. Ne nur esperantistoj, sed ankaux Google solenas la festotagon. En la kapo de la cxina, japana kaj korea versioj de la plej potenca sercxilo de la mondo aperis Esperanta flago, kun ligo al sercxorezultoj pri Esperanto. La apero de Esperanta versio de la logotipo de Google sxajnas esti rezulto de esperantista kampanjo. Eventuale simila logotipo aperos ankaux en la alilandaj kaj alilingvaj versioj de la sercxilo, kiam la 15-a de decembro atingos tien.
Google festas la Zamenhof-tagon La sercxilo Google relative ofte modifas la aspekton de sia logotipo en la cxefa sercxopagxo depende de la sezonaj festotagoj en diversaj partoj de la mondo. Por uzi la sxancon, esperantistoj dise en la mondo turnis sin al la firmao por peti, ke la firmao ne forgesu la 150-jarigxon de la iniciatinto de Esperanto. La iniciato sxajne venas de la israela esperantisto Josi Sxemer, kiu la 24-an de septembro dissendis al multaj adresoj mesagxon kun la jena enhavo: "... Kiel vi eble rimarkis, Google ofte metas cxe sia hejmpagxo iun specialan desegnajxon por noti datrevenojn de historiaj okazintajxoj, naskigxoj de famaj personoj kaj simile. Ekzistas bona ebleco, ke, almenaux en selektitaj landoj (ekz-e Pollando), oni rekonos la 150-an datrevenon de Zamenhof la 15-an de decembro - se esperantistoj tion proponus. Bonvolu proponi tion prefere en simpla anglalingva mesagxo cxe [email protected], kaj konvinki aliajn samon fari. ..." Poste la ideon disvastigis interalie la antauxa prezidanto de UEA Renato Corsetti en la diskutlistoj de UEA. La kampanja mesagxo estis disvastigita ankaux per la mikrobloga servo Twitter. Je la 21.30 la 14-an de decembro laux la universala horo (UTC) la Esperanta flago videblis en la cxina, japana kaj korea versioj de Google. Tamen ekzemple la barata, kazahia kaj rusia versioj de Google tiutempe ne montris la Esperantan flagon, kvankam en la koncernaj landoj jam komencigxis la 15-a de decembro. Tie, kie aperis la Esperanta flago, gxi enhavis ankaux ligon al sercxorezultoj pri Esperanto. Tiel, sekvante la flagon en la cxinlingva pagxo, oni povis trovi kronologion pri la historio de Esperanto, dum la japana versio gvidis ekzemple al la japanlingva Vikipedia artikolo pri Esperanto kaj japanlingvaj lerniloj. laux - sendependa movada bulteno Bron: politics.be
__________________
Politics.be - Jouw politieke portaalsite |
![]() |
![]() |