Politics.be Registreren kan je hier.
Problemen met registreren of reageren op de berichten?
Een verloren wachtwoord?
Gelieve een mail te zenden naar [email protected] met vermelding van je gebruikersnaam.

Ga terug   Politics.be > Algemeen > Persmededelingen
Registreer FAQForumreglement Ledenlijst

Persmededelingen In dit forum kun je discussiëren over persmededelingen die verschenen zijn op onze portaalsite.
Persmededelingen kunnen ons steeds via dit adres worden toegestuurd.

Antwoord
 
Discussietools
Oud 15 december 2009, 15:50   #1
Politics.be
Redactie
 
 
Politics.be's schermafbeelding
 
Geregistreerd: 27 november 2004
Berichten: 28.704
Standaard UEA : Irina Bokova kalkulas pri subteno de UEA

La nova gxenerala direktoro de Unesko, la bulgara diplomato s-ino Irina Bokova sendis dankleteron al UEA pro la gratuloj, kiujn flanke de UEA prezidanto Probal Dasgupta direktis al sxi okaze de sxia elekto al la grava ofico. "La konfido montrita de vi al mi estos valora fonto de kuragxigo en mia klopodado antauxenigi, per konkretaj agoj, la idealojn kaj celojn entenatajn en la Konstitucio de Unesko", sxi skribis.

Al sia letero s-ino Bokova aldonis la tekston de sia parolado en la ceremonio, en kiu sxi estis enoficigita. En la parolado sxi prezentis sian vizion pri la rolo de Unesko kaj pri gxia agado por respondi al la defioj kiujn gxi alfrontas. "Cxe la akcepto de miaj devoj mi estas plej dankema sciante, ke mi povas kalkuli pri via subteno kaj pri dauxra partnereco kun Universala Esperanto-Asocio. Miaflanke mi povas certigi vin, ke mi faros mian plejeblon por plu akceli la eksterordinaran kunlaboron, kiun Unesko gxuas kun via Organizajxo."

La letero de s-ino Bokova estis datita la 9-an de decembro. Tiu dato situas inter la datrevenoj de du mejlosxtonaj eventoj okazintaja antaux 55 jaroj: la 8-an de decembro 1954 Unesko starigis konsultajn rilatojn kun UEA kaj la 10-an de decembro 1954 gxia 4-a Gxenerala Konferenco en Montevideo adoptis la faman rezolucion pri Esperanto.




-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

Bron: politics.be
Politics.be is offline   Met citaat antwoorden
Antwoord



Regels voor berichten
Je mag niet nieuwe discussies starten
Je mag niet reageren op berichten
Je mag niet bijlagen versturen
Je mag niet jouw berichten bewerken

vB-code is Aan
Smileys zijn Aan
[IMG]-code is Aan
HTML-code is Uit
Forumnavigatie


Alle tijden zijn GMT +1. Het is nu 05:33.


Forumsoftware: vBulletin®
Copyright ©2000 - 2025, Jelsoft Enterprises Ltd.
Content copyright ©2002 - 2020, Politics.be