![]() |
Registreren kan je hier. Problemen met registreren of reageren op de berichten? Een verloren wachtwoord? Gelieve een mail te zenden naar [email protected] met vermelding van je gebruikersnaam. |
|
Registreer | FAQ | Forumreglement | Ledenlijst |
Over koetjes en kalfjes... Op verzoek van de gebruikers van dit forum: een hoekje waarin je over vanalles en nog wat kan praten... De boog moet namelijk niet altijd gespannen staan hé. |
![]() |
|
Discussietools |
![]() |
#61 |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]() Citajxo el Vikipedio:
"Europeana" estas projekto de Euxropa Unio oficiale lancxita la 20-an de novembro 2008 kiel euxropa digxita biblioteko, muzeo kaj arkivo. Gxi aperos en la 23 oficialaj lingvoj de EU kaj prezentos cxirkaux du milionojn da objektoj en elektronika formo: librojn, dokumentojn, filmojn, fotojn, pentrajxojn, filmojn kaj sonregistrajxojn el la plej grandaj euxropaj kolektoj. Esperanto tie versajne mankos, sed tiom pli gravas, ke nia movado kreu mem similan projekton, kies euxropa parto povos poste - se gxi estos suficxe altkvalita - eniri en la tuteuxropan projekton. ------------------------------------------------------------------------ Karaj amikoj, senpacience mi atendis malfermon de la Euxropa cifereca biblioteko, muzeo kaj arkivo "Europeana", sed mi sukcesis eniri gxin nur unufoje kaj kopii la enkondukajn informojn cxehxlingve. Poste la pagxoj malaperis. Nun tie trovigxas informo, ke dum la unua horo venis 10 milionoj da vizitoj, pro kio la sistemo kolapsis. Oni nur intense laboras por plifortigi la sistemon kaj promesas remalfermi la bibliotekon meze de decembro. Tial ni ne scias, kiamaniere estas la virtuala biblioteko arangxita. Mi esperis, ke gxi povus esti por ni modelo. En la enkondukaj vortoj estas skribite: Slogano de la projekto: "Europeana = pensi pri la kulturo" La nuna versio kun 2 milionoj da digxitaj objektoj estas prototipo. La versio "Europeana 1.0" estas lancxota en 2010 kun 6 milionoj da objektoj. La objektoj estos: *Bildoj - pentrajoj, desegnoj, mapoj, fotoj, fotoj de muzeaj objektoj *Tekstoj - libroj, gazetoj, leteroj, taglibroj, arkivaj dokumentoj *Sonoj - muziko kaj parolo el fonografoj, sonbendoj, diskoj kaj radio-elsendoj *Videoj - filmoj, aktualajoj, televidaj elsendoj La objektoj devenas el muzeoj, galerioj, bibliotekoj, arkivoj kaj auxdo-vidaj kolektoj. ------------------------------------------------------------------------ Europeana kolektas verkojn en cifereca (elektronika, digxita) formo. Koncerne tion aspektas la situacio en Esperantujo jene: - pli ol 50 esperantajxoj trovigxas cxe la projekto Gutenberg; - preskau 200 estis en eLibrejo de Franko Luin; - preskau 2 000 beletrajxoj en la retejo de Don Harlow; - cx. 400 fakajn verkojn havas scienc-teknika E-biblioteko (STEB); - inkubablojn kiel bildojn kaj 1000 fotojn havas Esperanto-muzeo en Vieno, oni enkomputiligas ankaux sonregistrajxojn; - sonregistrajxojn enkomputiligias ankaux Pola Radio; - verkojn de Ivo Lapenna havas retejo omagxe al li, kutime kiel bildojn en PDF - mankis nur Retoriko, kiun mi enkomputiligis kunlabore kun s-ino Birthe Lapenna (ne kiel bildon, sed kiel tekston); - retejo pri Kalocsay-Waringhien enhavas iliajn leterojn el 1930-aj jaroj (mi mem enkomputiligis plurajn); - kiel bildoj estas skanitaj "der esperantist" kaj la germana "Paco", plie "Internationale Plansprachen" de Detlev Blanke; - mi mem enkomputiligis preskaux cxiujn librojn, kiuj aperis en Cxehio ekde 1890, se mi trovis ilin en nia kluba biblioteko; - cxiuj novaj verkoj estas verkataj rekte per komputilo, do kiu ne visxas siajn tekstojn, tiu ilin havas elektronike; Montrigxas, ke estas grave konservi la tekstojn ankaux en plej simpla formato TXT, cxar pli bonaj formatoj povas esti post kelkaj jaroj ne plu legeblaj (ekz. problemoj kun malnovaj tekstoj en WordPerfect) Jam nun ni havas tiom da elektronika materialo, ke ni povus krei imponan virtualan Esperanto-bibliotekon, se ni kunmetus cxion en unu sistemo. Salutas Miroslav Malovec [email protected] ----- fonto: Ret-info: http://www.eventoj.hu
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
![]() |
![]() |
![]() |
#62 |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]() Unesco viert het "Zamenhoffeest" - de erkenning als "cultureel werelderfgoed" blijft geen dode letter !
Unesko invitas al granda Zamenhof-festo de Redakcio Laste modifita: 2008-12-11 21:08 Unesko ĉi-jare unuafoje decidis aranĝi Zamenhof-feston en sia propra Pariza sidejo. La ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura invitis ducenton da esperantistoj kaj same multajn neesperantistojn al solena konferenco kun la titolo "Esperanto, lingvo justa". Kuninvitantoj estas la ambasadoroj de Pollando kaj Litovio ĉe Unesko, kiuj persone ĉeestos la aranĝon. La aranĝo okazas la 15-an de decembro en kunlaboro kun UEA kaj subtenate de la Kultura sektoro de Unesko. Unesko invitas al granda Zamenhof-festo Longe ŝajnis, ke la klopodoj de Universala Esperanto-Asocio por oficiala honorigo de Ludoviko Zamenhof okaze de la 150-jara jubileo de lia naskiĝo fiaskis. La celo estis, ke samkiel en 1959, ankaŭ en 2009 Ludoviko Zamenhof eniru la oficialan liston de Unesko pri honorigindaj eminentuloj. Por inkluzivigo de Zamenhof necesus, ke jam antaŭ la fino de la jaro 2006 iu ŝtato konvinke pledu por li ĉe Unesko. UEA esperis, ke tia rekomendo venu de Pollando, sed tio ne okazis ĝis la datlimo. Tial ŝajnis, ke jam mankas espero por ia atento de Unesko al Esperanto lige kun la jubilea jaro 2009. Barbara Despiney, reprezentanto de UEA ĉe Unesko, tamen sukcesis persvadi la delegiton de Pollando ĉe Unesko anstataŭ enigo de Zamenhof en honoran liston subteni multe pli konkretan proponon: la okazigon de konferenco kadre de la Internacia jaro de lingvoj en la sidejo de Unesko mem. Same granda sukceso kiel la okazigo de la konferenco estas la fakto, ke la oficiala invitanto estas Koichiro Matsuura, la ĝenerala direktoro de Unesko. - Ĉar la pola delegitaro varbis ankaŭ la litovan delegitaron ĉe Unesko, evidente Unesko mem ne povis rifuzi doni al la aranĝo la solenecon de aranĝo en la propra sidejo. Mi mem ne estus esperinta, ke la Ĝenerala Direktoro de Unesko aperas kiel kuninvitanto al la aranĝo. Tre verŝajne temas pri la petoj de la du delgitaroj. Aliflanke oni devas konstati, ke kaj la Direktoro Ĝenerala kaj aliaj direktoroj de Unesko estis en la lastaj jaroj daŭre informataj pri Esperanto kaj UEA, klarigas Renato Corsetti, kiu partoprenis la organizadon. La aranĝantoj ne atendas, ke Koichiro Matsuura mem ĉeestos la konferencon. Ja partoprenos la kuninvitantaj ambasadoroj ĉe Unesko de Pollando, Maria Wodzyńska–Walicka, kaj de Litovio, Ina Marčiulionytė. La unuan prelegon laŭ la programo faros reprezentanto de Unesko, pri ankoraŭ ne diskonigita temo. Poste parolos Louis Zaleski-Zamenhof, nepo de Ludoviko Zamenhof, pri la temo "Zamenhof kiel idealisto". La franca lingvisto Henriette Walter parolos pri Zamenhof kiel lingvisto, kaj nome de UEA parolos Estelle Maria Loiseau pri "Esperanto en la tria jarmilo". Flanke de UEA ĉeestos vicprezidanto Claude Nourmont, kiu legos salutmesaĝon de prezidanto Probal Dasgupta. Ĉeestos laŭplane ankaŭ la ĝenerala sekretario, Barbara Pietrzak, kaj kelkaj komitatanoj el Italio, Hispanio, Nederlando kaj Litovio. Laŭ estrarano Ranieri Clerici ĉiuj sidlokoj jam estas rezervitaj, kaj tial li aparte petas, ke esperantistoj sen invitilo ne aperu antaŭ la Unesko-konstruaĵo. - La lokoj estas elĉerpitaj, kaj ne estas ŝancoj povi eniri. Informoj pri la aranĝo aparas ankaŭ en la kalendaro de Unesko, kiu aldone aŭtoritate asertas, ke Esperanton parolas "preskaŭ du milionoj da homoj".
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
![]() |
![]() |
![]() |
#63 |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]() Karaj,
Jam pasintsemajne komencigxis la tradiciaj renkontigxoj kaj kunvenoj en esperantistaj grupoj, kluboj kaj rondoj. La nuna semajnfino farigxis aparte bona okazo antauxtage rendevui omagxante la 149-an naskigxdatrevenon de la kreinto de Espero, d-ro L.L. Zamenhof. Kaj tiaj renkontigxoj okazis/as en tre diversaj lokoj tra la mondo, inkluzive la naskigxurbon de Ludoviko Zamenhof, Bjalistoko. Tiuj decembraj arangxoj havas firman kaj tre longan tradicion. De pli ol 80 jaroj, laux inciato de Julio Baghy, la 15-a de decembro estas solenata kiel "Tago de la Esparanta lingvo". En la lastaj jaroj en iuj medioj kelkfoje oni ne sole solenis, sed ankaux traktis la 15-an de decembro, kiel apartan okazon alparoli la eksteran publikon, fari apartan, porokazan Ago-tagon. Sed la nunjara 149-a naskigxdatreveno de d-ro Zamenhof enkondukas nin en la jaron de granda jubileo, ligita kun la 150-jarigxo de tiu dato. Jam antaux 50 jaroj la Plenuma Komitato de Unesko agnoskis la kreinton de Esperanto unu el la grandaj figuroj de la homaro. Nunjare, precize en lia 149-a naskigxdatreveno Unesko en sia pariza sidejo, kunlabore kun UEA solene lancxas la jaron de la 150-jarigxo de Ludoviko L. Zamenhof. Tiu datreveno estas kara al ni cxiuj tra la prismo de la kreita de li lingvo, Esperanto. Kvankam ni ofte diras "nia lingvo", gxi ne signifas ekskluzivon. Tiu vortumo prefere elmontras nian komunecon kaj ligigxon al la komunikilo, kiu por cxiu el ni farigxis vera ponto al alilingvanoj kaj al alikulturanoj, al la mondo. Same, kiel la kreinto de Esperanto d-ro Zamenhof ne traktis gxin sia proprajxo, tiel ankaux ni kun gxojo bonvenigas cxiun novan membron de nia E-komunumo. Sed ni havas pliajn taskojn. Nia lingvokono kaj nia kono de la lingva situacio en la mondo sxargxas nin per la respondeco kuragxe preni la parolon pri la malkongrua kun altaj idealoj pri la egeleco de la homoj, inkluzive iliajn lingvajn rajtojn - lingva ordo en la mondo, pri lingva subpremado, pri indiferento rilata al formortado de lingvoj. Kiel ni utiligu, tiun unikan jubilean jaron, kiu komencigxas? Ne kredu, ke mi volas doni pretajn receptojn, trudi miajn ideojn. Prefere ni intersxangxu ilin kaj reciproke ricxigu per ili unuj la aliajn, por ke niaj propraterenaj aktivadoj ricevu cxiam pli fresxan kaj atrakcian formon. Antaux ni malfermigxas la tuta jaro, kiun ni povas utiligi por pli efika informado pri d-ro Zamenhof kaj lia lingvo, la rimedo de la neekskluda komunikado. Ni prenu en konsideron, ke ofte estas pli facile proponi viziton en lernejo, komunan arangxon lokanivele aux kunlabore kun civitana organizo, kiam ni povas referenci al konkreta datreveno. La 150-a naskigxdatreveno de d-ro Ludoviko Zamenhof en la 2009-a jaro estas por ni tia grava referenco. Al la pariza solenajxo ja ni evidente referencu, kiam ni proponos al nialandaj neregistaraj organizoj omagxon de la figuro de d-ro L.L.Zamenhof aux kiam - jam tradicie - ni kontaktos la eksteran mondon, en la plej proksimaj semajnoj kaj monatoj, lige kun la februara Tago de la Gepatra Lingvo (21.02.2009) aux Semajno de Internacia Amikeco (16-22.02.09). La 15-an de decembro unu el la elementaj lernejoj en Bjalistoko solene ricevas la nomon de Ludoviko Zamenhof, kiel sia patrono. La komencigxanta Jubilea Jaro instigu nin entrepreni klopodojn, ke ankaux en nia medio la nomon de la kreinto de la lingvo aux gxuste de la lingvo mem, Esperanto ricevu iu lernejo, kleriga centro, klubo, strato, skvaro. En nia grupo, klubo - ni entreprenu la klopodon sercxi inspirajn ideojn en la verkaro (poeziajxoj, leteroj), sed ja ankaux paroladoj de d-ro Zamenhof. Dum niaj kongresoj regionaj aux landaj - cxirkaux elektita ideo okazu laboro ricxiganta la membrojn de nia E-medio per argumentoj, tute aparte necesaj, kiam ni parolas kun reprezentantoj de la ekstera mondo. En niaj esperantlingvaj TTT-ejoj - privataj, klubaj, asociaj, en blogoj kaj aliaj forumoj de la elektronika komunikado ni afisxu informojn pri Zamenhof, pri la Jubilea Jaro, pri la Universala Kongreso en Bjalistoko, pri internaciaj konferencoj dedicxitaj al la lingvokomunikado, lingvolernado, en kiuj partoprenas kiel fakuloj esperantistaj ekspertoj ks. Tio estas miaj ideoj. Aldonu la viajn! Nepre informu min pri tio, kion vi sukcesas atingi kaj fari konkretan dum la 2009-a. Ne fine de la jaro, sed en gxia dauro, tuj post la fino de konkreta afero. Tiel kreigxu nia komunuma registro, kiun kiel frukton de la tutjara laboro ni fiere povos prezenti kaj sumigi la 15-an de la 2009-a jaro. Amike, Barbara Pietrzak Gxenerala Sekretario de UEA, estrarano pri informado
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
![]() |
![]() |
![]() |
#64 |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]() Heeft er iemand soms goesting om tussen 25 juli en 2 augustus mee te rijden met mij
naar Byalistok & eventueel onderweg Dresden, Leipzig en Katowice te bezoeken ? Uw PM wordt beantwoord...
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
![]() |
![]() |
![]() |
#65 | |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]() Citaat:
Ze zijn er wel ! Ik vroeg ooit eens een Serviër in welke taal we best konden communiceren Geen :Engels, Duits, Frans of Esperanto maar wel : Nederlands (hij kende een landgenoot in Apeldoorn en heeft die regelmatig bezocht) Moeten we nu ophouden met vreemde talen te leren ?
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
|
![]() |
![]() |
![]() |
#66 |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]()
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
![]() |
![]() |
![]() |
#67 |
Secretaris-Generaal VN
Geregistreerd: 30 april 2002
Locatie: Bankrijk
Berichten: 49.945
|
![]() In Brugge hebben ze zo eens eentje georganiseerd, maar dat was slechts éénmalig.
|
![]() |
![]() |
![]() |
#68 | ||
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 augustus 2007
Locatie: Achter Gods rug
Berichten: 6.255
|
![]() Citaat:
![]()
__________________
Citaat:
|
||
![]() |
![]() |
![]() |
#69 | |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]() Citaat:
In Brussel in de buurt van de Grote Markt is er een "Club des Voyageurs" waar Esperantisten uiterst welkom zijn en het personeel ook E-O talig zou zijn (ik moet dat toch eens testen)
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
|
![]() |
![]() |
![]() |
#70 | |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]() Citaat:
In Brussel in de buurt van de Grote Markt is er een "Club des Voyageurs" waar Esperantisten uiterst welkom zijn en het personeel ook E-O talig zou zijn (ik moet dat toch eens testen)
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
|
![]() |
![]() |
![]() |
#71 |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]() Cetere : ĉi-tie (en forumo Politics.be) mi trovas relative multe Esperantistoj -
Ĉu eble ni faros liston ?
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
![]() |
![]() |
![]() |
#72 | |
Secretaris-Generaal VN
Geregistreerd: 30 april 2002
Locatie: Bankrijk
Berichten: 49.945
|
![]() Citaat:
|
|
![]() |
![]() |
![]() |
#73 |
Secretaris-Generaal VN
Geregistreerd: 30 april 2002
Locatie: Bankrijk
Berichten: 49.945
|
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
#74 | ||||||
Europees Commissaris
Geregistreerd: 3 augustus 2007
Locatie: Achter Gods rug
Berichten: 6.255
|
![]() Citaat:
![]() http://forum.politics.be/showpost.ph...&postcount=112 Citaat:
![]() Mi trovis ilian TTT-ejon, sed ne mencios tion tiel longe kiel la EBG ne estas integranta en la FEL ![]() Citaat:
Dan maar Ido eens proberen... ![]() Citaat:
Citaat:
__________________
Citaat:
Laatst gewijzigd door Burkide : 5 februari 2009 om 18:50. |
||||||
![]() |
![]() |
![]() |
#75 | |||||
Secretaris-Generaal VN
Geregistreerd: 30 april 2002
Locatie: Bankrijk
Berichten: 49.945
|
![]() Citaat:
![]() Citaat:
![]() Citaat:
Citaat:
![]() Citaat:
|
|||||
![]() |
![]() |
![]() |
#76 |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]() Ik heb het maar van horen zeggen, ben er zelf nog niet geweest, het is ieverans in de buurt van de Grand Place
website : http://www.cityplug.be/nl/Brussel/DA...s_extLink.html
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
![]() |
![]() |
![]() |
#77 |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]() En Bruselo sidigas ankaŭ la Eŭropa Esperanta Unio, kiu organizas plej interesajn kongresojn
(La lasta estis en Mariboro - bela Slovena Urbo).. Kevin sendas Burkide eksemplaro de "Horizontaal " kun utilaj adresoj ! (dankon por la retadreso de aliaj UEA kongresanoj)
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
![]() |
![]() |
![]() |
#78 |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]() En Usono studentoj uzas lastatempe Esperanton kiel amuzado kaj ŝercado :
Cu tiu loko estas okupita? Is that seat taken? Cu vi ofte venas ci tien? Do you come here often? Cu vi donus al mi vian telefon-numeron? May I have your phone number? Cu estas krajono en via poso au cu vi felicas vidi min? Is that a pencil in your pocket, or are you happy to see me? Kiu invitis vin? Who invited you? Mia kusenveturilo estas plena de angiloj. (bone, ĉu ne ?) My hovercraft is full of eels. Kie estas la negoj de hierau? Où sont les neiges d'antan? Festu plu! Party on!
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
![]() |
![]() |
![]() |
#79 |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]() Het is niet "alleen maar" het jubileumjaar n.a. van de geboorte van L.L.Zamenhof maar ook :
100-jara datreveno de Ivo Lapenna --------------------------------- En tiu cxi jaro ni havas rondan datrevenon ecx de du elstaraj figuroj de l' historio de Esperanto. Unu el ili estas la 150-jara jubileo de L. M. Zamenhof, la alia estas 100-jara datreveno de naskigxo de D-ro Ivo Lapenna, konstruinto de l' niaepoka Esperanto-movado, la "heroo de Montevideo". Lapenna estis longtempa gvidanto de Universala Esperanto-Asocio, kaj havas neforgeseblan meriton pro atingo de la internacia rekono de Esperanto cxe la asambleo de Unesko en 1954, en Montevideo. Ivo Lapenna naskigxis en Split (Dalmatio, Jugoslavio) la 5-an de novembro en 1909 en malnova dalmata, aristokrata familio. Lia vivo estis plene kunligita al la Esperanto-ideo kaj movado. Li ellernis Esperanton kiel memlernanto en 1928. Li estis kunfondinto de Studenta Esperanto-Klubo (poste Akademia Esperanto-Klubo) en la Universitato de Zagreb en 1929, kaj gxia prezidanto gxis aprilo 1941; fondinto de Studenta Tutmonda Esperanto-Ligo (STELO) dum la UK en Budapesxto en 1929, kaj gxia prezidanto gxis la komencigxo de la Dua Mondmilito; prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo de 1937-1950; komitatano kaj estrarano de IEL (ekde 1947 UEA) de 1938 -1974; gxenerala sekretario de UEA de 1955-1964; prezidanto de UEA de 1964-1974; fondinto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ) en 1957 kaj ekde tiam gxia prezidanto, iniciatinto kaj dum pluraj jaroj redaktoro de gxia organo Internacia Jura Revuo; membro de la Akademio de Esperanto ekde 1952; kunfondinto de Internacia Centro de la Neuxtrala Esperanto-Movado (ICNEM) en 1980 ekde tiam gxia prezidanto; membro de la redakta komitato de Horizonto kaj gxia cxefa kunlaboranto. Foto pri Lapenna: http://www.ivolapenna.org/index/lapenna_farve.jpg Post lia forpaso la 15-an de decembro en 1987 en Kopenhago, honore al lia agado estis starigitaj du instancoj: "Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna", kaj "Fondajo Ivo Lapenna" - kiuj nun instigas cxiujn Esperanto-organizajxojn, klubojn kaj individuojn cxie en la mondo celebri la du gigantojn per multaj ekspozicioj, prelegoj kaj artikoloj en la gazetaro pri ilia enorma, eminenta kaj elstara laboro por la Internacia Lingvo, Esperanto. Kompleksa materialo pri lia agado, viv-prezento, verkoj, rezultoj, artikoloj, paroloj, ktp. estas kolektita en aparta retejo: http://www.ivolapenna.org Ni invitas vin senpage utiligi la abundan materialon de la retejo. Bonvenon! ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu unquoteµ ik weet niet of op de internetplaatsen hier aangeduid er audio-opnamen zijn van deze Ivo, die zijn in ieder geval de moeite niet alleen vanwege de inhoud maar oook vanwege de fraaie uitspraak.
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
![]() |
![]() |
![]() |
#80 |
Eur. Commissievoorzitter
Geregistreerd: 18 november 2007
Locatie: 2100 Meneghem
Berichten: 9.288
|
![]() En hierom geeft de FEL (Flandria Esperanta Ligo) een verse vertaling uit van :
2009 estas la jaro de Charles Darwin. La nuna jaro 2009 estas la 150-jara datreveno de la publikigo de la cxefverko de Charles Darwin, kaj la 200-a datreveno de la naskigxo de la auxtoro. Ne eblas troigi la gravecon de tiu cxi verko. La teorio, kiun Darvino prezentis en cxi tiu libro radikale sxangxis nian komprenon pri la vivo kaj gxia historio. Kvankam la vivosciencoj tre multe progresis ekde gxia unua eldono, La Origino de Specioj restas leginda, ecx legenda, por cxiuj, kiuj interesigxas pri la teorio de la evoluo. * Auxtoro: Karolo Darvino * Tradukis el la angla: Klivo Lendon * Ilustris: Julia Litvinova * Fako: sciencaj verkoj * Formo: libro kudre bindita * Prezo: 24 eur + afranko. * Pagxoj: 430 * Formato: 135 x 205 mm * Eldonjaro: 2009 * Pezo: 460 g * ISBN: 978-90-77066-40-9 La libro estas acxetebla cxe la Retbutiko de FEL http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/...ywords=specioj -- kaj cxe aliaj libroservoj. el [nova] ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu
__________________
Tempo toleras sed vero aperas |
![]() |
![]() |